IJFonduso - Stipendio por partopreni senpage la paskan festivalon en Italio

iej-logoIEJ (Itala Esperantista Junularo)

DEZIRAS
stimuli la partoprenon de novaj esperantistoj al grava evento kiu estos la "INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO 2007" kiu okazos dum la Paska semajno de la 5a gxis la 10a de aprilo 2007, en Lignano Sabbiadoro (UDINE).

DECIDIS
starigi fonduson por geknaboj,

POSTULAS,
ke la geknaboj, kiuj volas profiti la fonduson, logxu en land-kategorioj 3 kaj 4 (vidu ijf-aligxilon
iej.esperanto.it/ijf/2007) kaj naskigxis post la 01.01.1982, kaj
alvenas de malavantagxa soci-ekonomia situacioj. Speciala atento por tiuj, kiuj estas membroj de www.amikumu.com !

PREMIAS
maksimume 5 geknabojn aligante ilin al IJF kiel memzorgantoj. IEJ pagas ilian kotizon por memzorgantoj validan dum la tuta periodo, kondicxe, ke ili pretu doni iomete de sia tempo por helpeti la organizantojn de la IJF.

KION ONI DEVAS FARI
Sendi vian kandidatigon al Nicola Ruggiero (nicola.ruggiero.FORIGU(0)TION.esperanto.it)
antaux la 1a de Marto 2007a, klarigante vian nunan situacion. (0) = @

Nicola Ruggiero
IJF-administranto