Esperanto estas mirinda lingvo kaj fenomeno. Bedaŭrinde malmultaj scias pri tio... Do, indas informi al homoj! Sed kiel informi kaj per kio? La Reta Informado-Centro (RIC) helpas al vi respondi tiujn demandojn.
La celo de RIC estas subteni informantojn pri Esperanto, TEJO, UEA, E@I k.s. per konsiloj, pretaj informiloj, bildoj, fotoj, informileroj, faktoj kaj diskuteblecoj...
Per RIC eblas:
- Elŝuti informilojn en plej diversaj lingvoj kaj formatoj
- Preni informilerojn utilajn kiam oni volas krei sian propran informilon
- Legi kaj diskuti konsilojn pri informado
- Preni "faktojn" por sia prelego aŭ simile
- Alŝuti informilojn por ke aliaj povu uzi ilin
- Diskuti pri la informado kaj ev. konsili al aliaj
Oficiala retpaĝaro de la Reta Informado-Centro