LanguagesBuscar |
Donaci Filmilon al TEJOVenis bonkora propono de Emilio Cid por kontribui al la agado de TEJO kaj doni taskon al la premiintoj de la fonduso "Partoprenu IJK-n". TEJO ŝatus dankegi Emilio-n pro la instigo! Jen la propono: "Mi promesas donaci 10 Eŭrojn por ke TEJO aĉetu filmilon por filmi IJK-n, sed nur se 25 aliaj personoj promesas fari same." Tutmonda Esperantista Junulara Organizo helpos al 5 junuloj partopreni la Internacian Junularan Kongreson. La gajnontoj pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK. Do filmi la IJK-n estus interesa kaj utila tasko. Per 250 Eŭroj TEJO povos aĉeti mini-DV filmilon, vidbendojn, statilon kaj kroman mikrofonon por ke unu el la gajnontoj iĝos la filmisto de la Kongreso. La videojn (kaj fotojn) ĉiuj povos spekti per farbskatol, youtube aŭ per DVD.
Stato de propono 'filmilo por TEJO' por Denizo
|
Inicio de sesión de usuarioTemas nuevosEnvíos recientes a blogs
|