LanguagesBuscar |
ijk-a blogo: danceja "traumfabrik"-o
la dancado estis bona fino post laborintensa tago kun lkk-kunsido. ni matene detale traktis la programon kun la diversajn programerojn kaj posttagmeze mi faris trejnadon pri kio la lkk-n atendas en la sekvaj du monatoj antaŭ la ijk. mi ege ĝojas ke la lkk bone laboris kaj ke ni multe povis pridiskuti. post la kunsido mi havis la eblecon denove kunveturi sur la motorbicikleto (estas frenezbontimiga sento ;-)) - thu quynh, la respondeculino pri turisma programo montris al mi la ruĝan riveron - grandega rivero kiu ĉirkaŭfluas hà nội-n - kaj ni iomete veturis en unu el la antaŭurboj de hà nội. tie eblas manĝi serpentojn - ŝajne bongustaĵo (mi bedaŭrinde ne havis eblecon provi). poste ni bonguste vespermanĝis kaj fruktsukumis apud la malnova kvartalo (kun belega vido sur la lago de la redonita glavo). nun, post tia diversa tago, mi bone povas dormi. :-) cetere, kelkaj fotoj videblas ĉi-tie: www.flickr.com/photos/david-emil/sets/72157600195815536/ ijk-aj blogoj:
|
Inicio de sesión de usuarioTemas nuevosEnvíos recientes a blogs
|