LanguagesBuscar |
ijk-a blogo: pri diplomoj kaj testudoj
en la malnova kvartalo eblas ankaŭ aĉeti preskaŭ ĉion - de t-ĉemizoj kun ho chi minh kaj flava stelo sur ruĝa fono al ujoj, suveniroj, vestaĵoj - pli malpli ĉio. ankaŭ eblas aĉeti fruktojn kaj akvon en boteloj ĉie - ege grava, ĉar ne estas rekomendita trinki la kranan akvon (kiel en multaj grandaj urboj). se vi laciĝas de troa promenado (estas sufiĉe varma kaj humida dum tage) motorbiciklistoj ofertas sian servon ĉie (vi eĉ ne devas rigardi al ili por ke ili proponu). tiuj kiuj preferas vivi iomete pli sekure povas preni taksiojn aŭ la "cyclo", biciklajn taksiojn (kun loko por du kunveturantoj). mia promeno tamen ekis iomete pli trankvila en la ngoc son templo situanta en la hoan kiem lago (la lago de la redonita glavo). tie videblas inter alia grandega testudo. laŭ la legendo en la 15a jarcento la dioj sendis al la imperiestro ly thai to magian glavon por forpeli la ĉinojn el vjetnamio. post la milito la imperiestro promenis apud la lago kaj granda testudo aperis kaj reprenis la glavon por redoni ĝin al la dioj. ŝajne eĉ vivas testudoj tie nun... poste trapasante la surakvan pupteatraĵejon (estas ebleco vidi teatraĵon tie dum la ijk) mi eniris la malnovan kvartalon kaj promenis tie. krom la multaj diversaj stratoj kun diversaj metiistoj mi eniris rekonstruitan domon kiu montras kiel la metiistoj vivis en la 18a jarcento, la bach ma templon, kie imperiestro ly king preĝis por ekscii kie konstrui la urbajn murojn, kaj trapasis urban pordegon. post iomete da ripozo (kaj rapida duŝo) mi ekis al la ŝtata universitato kie la ijk okazos. tie estis renkontiĝo kun la prezidanto de la vjetnama esperanto asocio (vea), kiu samtempe estas la direktoro de la universitato. ni iomete priparolis la ijk-n kaj ĝenerale la esperanto-movadon en vjetnamio. unu grava afero por li estas venigi volontulojn por instrui esperanton al lernantoj de esperanto ĉi-tie - tiam la lernantoj pli bone vidas la utilon de esperanto (se iu el vi legantoj interesiĝas, tiam bv. kontakti min - dew ĉe tejo punkto org). la universitato pere de la direktoro jam estas la kvara grava instanco forte subtenante kaj helpante la lkk-n en siaj preparoj - la aliaj estas la vjetnama unuiĝo de amikecaj organizoj, la hanoja unuiĝo de amikecaj organizoj kaj la vjetnama esperanto asocio. dank' al la direktoro de la universitato estas esperanto-kursoj (fakultativaj) en la universitato kaj la posttagmezo daŭrigis kun disdono de diplomoj al 37 studentoj, kiuj pasis la bazan ekzamenon de esperanto tie. la disdonado de diplomoj ekis serioze kun la himno de vjetnamio kaj la espero (kun ege roka akompano - multege pli bone ol tio kio estas ludita dum uk-aj inaŭguroj kaj aliaj (plenkreskaj) aranĝoj). poste iĝis iomete pli amuza kiam la studentoj ekdemandis min pri tejo kaj mi mem ("ĉu vi havas amantinon" - hmm, mi ne certas ke mia partnero tro aprezus tion demandon :-D - "kial vi havas longajn harojn", "kio estas la diferenco inter uea kaj tejo" ks. ). la studentoj multe (kaj bone) kantis - fakte, unu el la komencantoj ekis kantgrupon kie ili kantas kantojn en esperanto (mi eĉ aŭdis kanton kiu klarigis e-gramatikon - bedaŭrinde por vi legantoj, mi ne tro bone komprenis ĝin kaj pro tio daŭre fuŝe parolas esperanton :-p). poste la studentoj invitis hai ly kaj min vespermanĝi kun ili en apuda kafejo (ne tro for de la universitato estas kafejoj kaj grandegeta merkato kun multaj diversaj aferoj). mi lernis novan toston tie (ŝajne ĝi originis dum la dua azia kongreso): prenu la glason kaj diru "supren" (metante la glason supren), "suben" (metante la glason suben), "dekstren" (metante la glason dekstren), "maldekstren" (metante la glason maldekstren), "centren" (metante la glason for de vi) kaj "enen" (nun vi finfine rajtas drinki, ehhh trinki ;-)) je via sano! ijk-aj blogoj:
|
Inicio de sesión de usuarioTemas nuevosEnvíos recientes a blogs
|