LanguagesBuscarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Brazila Kongreso de Esperanto elsendota per radio aktiva(ricevita de Daniel Bebelacqua) RADIO AKTIVA faros la unuan radioelsendon de esperanta kongreso, kaj la 42-a Brazila Kongreso de Esperanto estos la unua elsendata, kune kun la 27-a Junulara Kongreso kaj la 6-a Infana Kongreseto. De la 8a ĝis la 13a de Julio okazos en Rio de Janeiro, Brazilo, speciala kongreso, ĉar BEL atingos la 100-jariĝo de sia fondado, krom la fakto ke oni festos la 120-jariĝo de la apero de nia lingvo Esperanto. La grava jubileo estos elsendata de Radio Aktiva, por ĉiuj kiuj ne povos partopreni la kongreson, kaj eĉ por tiuj, kiuj partoprenonte, ne povos ĉeesti ĉiujn prelegojn kaj aktivaĵojn pro la samtempa ties okazigo. Dum la tuta semajno vi povos aŭskulti per Radio Aktiva raportojn, intervjuojn, informaĵojn, kaj la plej gravajn prelegojn okazontajn dum la kongreso. Aldone al la registritaj informaĵoj, vi havos ankaŭ envivajn elsendojn de Radio Aktiva, kiujn vi povos ne nur aŭskulti, sed ankaŭ partopreni pere de la programo Skajpo (Skype). Atentu pliajn novaĵojn, aŭskultu niajn elsendojn ĉe: Ĉu problemojn, demandojn, sugestojn, opiniojn, informojn? Skribu al: radioaktiva (ĉe) googlegroups.com
|
Inicio de sesión de usuarioNavegaciónTemas nuevosEnvíos recientes a blogs
Monda Kalendaro
|