Invito al Sabla Printempo en Písek (Suda Bohemio), Cxehxio, 4.-6.4.2008

Esperanto-klubo "La Ponto" en Písek (Suda Bohemio, Ĉeĥio) invitas vin elkore partopreni semajnfinan aranĝon omaĝe al sia centjariĝo (kun ebla turisma postrestado).

La pli detalajn informojn bv. legi en la aparte almetita reta invitilo.

Ni ĝojos, se vi trovos tempon kaj emon viziti nin kaj festeni kune kun ni. Krome ni estas malfermaj al ebla kunlaboro.

Ĉiukaze ni bonvenigos kaj jam anticipe dankas por eventualaj bildkartaj gratuloj (i.a. por prezenti ilin ankaŭ (al la urbestraro, kiu plej probable parte subvencios la renkontiĝon) je adreso: Pavla Dvořáková, Gregorova 2563, CZ-397 01 Písek, Ĉeĥio.

Krome ni dankemos, se vi plusendos nian invitilon al aliaj eventualaj interesiĝantoj.

Ni deziras al vi ĉion bonan en viaj poresperantaj aktivecoj kaj antaŭ ĝojas je via eventuala partopreno aŭ alispeca kontaktiĝo!

Nome de la klubo sincere salutas vin

Pavla Dvořáková
prezidantino
retpoŝto: pavladvorakova@tiscali.cz