Blue floras la genciano IV, 21.05. -25.05.2008, Kössen en la regiono Tirol, Aŭstrio



La Esperanto-junularoj de Baden-Virtembergo kaj Aŭstrujo invitas vin. Tute egale, Ĉu vi estas Esperanto-specialistoj aŭ novuloj, tiu renkontiĝo estas por ĉiuj. Planata estas amuza semajnfino en Kössen en la regiono Tirol. Ne timu krokodiladon, ni parolas Esperanton ! ! ! ! ! Ĉiu estas bonvena.

La regiono Tirol situas je la bordo de Germanujo kaj ni havos la eblecon surbordigi. Je ambaŭ flankoj estas multe da interesaĵoj.

Priskribo de la loko:
Nia restad-loko estas en la Jungscharheim Veitenhof en Kössen. Je la alia (Bavara) flanko de Kössen situas Reit im Winkl. Pro tiu situo de la vilaĝo ni havas la eblecon viziti interesaj lokoj je aŭstra kaj germana flankoj.

Herrenchiemsee :
Kiu ne konas la "frenezan reĝon Ludwig II”? Sur la insulo " Herrenchiemsee” en la lago Chiemsee li konstruigis iu de sia tre famaj kasteloj, kopio de la franca kastelo Versailles sed kun propraj ideoj.

Frauenchiemsee
La malgranda de la du insuloj estas la insulo Frauenchiemsee . Tie oni trovas monaĥejon.

Aschau kaj Kampenwand:
La Kampenwand estas la montmasivo je kies piedo kuŝas la vilaĝo Aschau. Per telfero ni povas atingi la pinton. De tiu (se la vetero estas bone) ni havus grandegan superrigardon.

Ĉar la organisanto ne vivas en tiu regiono, ni ne povas plani la plej multan de la fora loko, sed ne ĉiun, pro tiu ni nur publikos la definitivan programon surloke. Ankaŭ dependas de la vetero kaj la interesoj de la partoprenantoj.

Kiu de vi ne konas la voĉon de Pumuckl? Hans Clarin vivis ĝis sia morto en Aschau. La vilaĝo aspektas kiel vilaĝo en la Alpoj, sed tre turistike. Superstare de la vilaĝo estas la kastelo " Hohen-Aschau" (bedaŭrinde ne ene rigardebla)

Enirbiletoj, kostoj por la trajno kaj aliaj ekskursoj estas krompagendaj.

Se iu de la partoprenantoj volas helpi pliriĉigi la programon, pro muziko, dancoj, rakontoj, prelegojn, ĉiuj estas bonvenaj.

KOSTOJ por manĝaĵo kaj tranokto: 70,00 EUR
junuloj ĝis 27 jaroj: 40,00 EUR

por partoprenantoj el la landoj: Pollando, Hungarujo, Ĉeĥujo, Slovakujo:
junuloj ĝis 27 jaroj: 20,00 EUR
pli aĝaj el tiuj landoj: 40,00 EUR

Por partotempa partoprenado bonvolu demandi pri la sumo de la pago.

La renkontiĝo komenciĝas merkrede vespere post la 19-a horo.

Ekipaĝo
La domo havas entute 30 dormeblecojn
La domo estas memzorgantejo kun granda kuirejo, tio signifas, ke ĉiu devas kunhelpi.

ALVOJAĜO
Per trajno: De Munkeno, Innsbruck aŭ Salzburg ĝis la trajnhaltejo "Übersee”, de tie prenu la buson numero 9509 en la direkton " Reit im Winkl” kaj elbusiĝu ĉe la haltejo "Kössen Hüttwirt” (la kvara kaj lasta haltejo en la vilaĝo Kössen). Bonvolu informi nin kiam vi alvenos tie, ni iros por preni vin. Se vi alvenas tro malfrue por la lasta buso, ni ankaŭ povos kunpreni vin en Übersee.

Per aŭto: El Munkeno per autoŝoseo ĝis la eliro "Bernau”, de tie per Bernau, Grassau, Marquartstein, Schleching al Kössen. El Salzburg per autoŝoseo ĝis la eliro "Grabenstätt”, de tie per Marquartstein kaj Schleching al Kössen. El Innsbruck per autoŝoseo ĝis la eliro "Kufstein-Nord”, de tie per Ebbs kaj Walchsee al Kössen. En Kössen vi atingas rondiran trafikon, kion vi forlasu en la direkton Reit im Winkl. Post ĉirkau du kilometroj iru dekstren en la direkton "Erpfendorf/Lofer” kaj la venontan vojon "Loferberg” maldekstren. Kiam tio vojo kurbiĝas dekstren, la Veitenhof estas la dua domo je la maldekstra flanko.

ALIĜILO:
Bonvolu doni jenajn informojn:
antaŭnomo, familia nomo:
naskiĝtago:
strato:
poŝtkodo, urbo:
lando:
telefono:
retpoŝtadreso:
vegetarano / vegano / aŭ aliaj dietoj: jes / ne kio:
alergia kontraŭ:

Mi venos je la ……………….... horo per trajno/buso al ....................... / aŭto / ???

Sendu tiujn informojn al:
Inge Simon
Brünner Str. 20
D-73431 Aalen
0049/7361/360615
0049/170/4739318
Inge.Simon ĉe esperanto.de

La aliĝilo nur validas post ricevo de la antaŭpago!!!
La antaŭpago ne estas repagebla (sed transdonebla)
Validas la renkontiĝ-reguloj de Germana Esperanto-Junularo kaj la dom-reguloj.
Ĉiuj estas repondeca por sin mem

Aliĝfino estas la 10.05.2008.

ANTAŬPAGO:
Bonvolu transpagi minimume 20,-- EUR kun indiko ”Kössen” kaj via nomo al:
Baden-Württembergische Esperanto-Jugend
VR-Bank Baden-Baden - Rastatt
BLZ 66290000
Kto.: 30658906

Austria Esperanto-Junularo
Bank: PSK
BLZ: 60000
Kto.: 7497427

Por aliĝantoj de aliaj landoj ni trovas solvon.