Somera Renkontiĝo de JEB, 19a kaj 20a de Julio, Buxton, Anglio


La somera renkontiĝo de Junularo Esperantista Brita okazos en la bela urbo de Buxton, Anglio, inter la 19a kaj 20a julio. Ni esperas ke la vetero estos pli bona ol dum la pasintjara renkontiĝo, kaj intencas iomete promeni en la allogaj montoj de la apuda nacia parko. Se vi interesiĝas pri ebleco ekkoni amikemajn britajn Esperantistojn, bonvolu kontakti nin ĉe la retpaĝo por pli da informoj :)