LanguagesBuscarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
11a Internacia Fotokonkurso de “La Ondo de Esperanto” (nova limdato: 31a de decembro 2008)Post dek sukcesaj konkursoj (1998–2007) la redakcio de “La Ondo de Esperanto” invitas al partopreno en la dek-unua Internacia Fotokonkurso. En la fotokonkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 15×20 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj. La konkursaj fotoj devas esti senditaj al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La fotoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 31a de decembro 2008. La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo, poŝta adreso kaj retadreso (se estas) de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj jam premiitaj aŭ publikigitaj. Juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj: Ĉiu premiito ricevos diplomon. La rezulto estos anoncita en “La Ondo de Esperanto”. La organizanto de la konkurso havos ĝis la 31a de decembro 2010 ekskluzivan rajton uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj. Poste la publikigo-rajton havos kaj la organizanto kaj la aŭtoroj. Halina Gorecka Legu pri la antaŭaj fotokonkursoj kaj vidu plurajn premiitajn fotojn en la retejo de “La Ondo” en la rubriko “Internacia Fotokonkurso” |
Inicio de sesión de usuarioNavegaciónTemas nuevos
Envíos recientes a blogs
Monda Kalendaro
|