Kontakto 3-2008 jam en la reto!

La reta (plenkolora) pdf-versio de "Kontakto 2008:3" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (vizitu http://reto.uea.org/ kaj elektu la sekcion "Teko"). Ĉi numero havas la temon "Edukado tra la mondo".

Mi kore invitas vin kontribui al la sekvaj numeroj, kies temoj estas:

Numero 226-227 (2008:4-5). La ĉef-temo: “TEJO 70-jara”. Se
vi havas kion diri pri nia organizo – rapidu!
Numero 228 (2008:6). Politikaj unioj - ĉu vere unuecaj?. (la limdato 1a de decembro)

Numero 229 (2009:1). La ĉef-temo: “Superstiĉoj, mitoj kaj
popolaj kredoj”. Ĉu vi timas sidi ĉe tabloangulo, se vi ankoraŭ ne havas fianĉon? Aŭ ĉu vi eble tenas aŭgur-kartojn en via tirkesto kaj ĉiutage kontrolas la sorton? Kiaj mitoj kaj kredoj (historiaj, literaturaj aŭ eĉ politikaj) estas popularaj en via lando? Ĉu vere Kokakolao helpas kontraŭ terpoma skarabo? Rakontu pri viaj superstiĉoj, pruvu iun miton aŭ refutu iun miskredon! La limdato – la 15a de decembro.

Ankaŭ alitemaj kontribuoj, proponoj kaj atentigoj estas bonvenaj kaj tre atendataj!

Amike,
Paŭlo Moĵajev, Kontakto-redaktoro