LanguagesBuscarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
TEJO kaj Pasporta ServoMia nomo estas Bernhard Maurer kaj mi estas la "Landa organizanto" de "Pasporta Servo" por Germanio. Mi ne plu estas junulo, sed mia koro restis ankorau juna. Pro tio mi petas la permeson, ke mi ion proponoas cxi tie, kio tusxas la laboron de TEJO. Mi volas esprimigi ke mi miras, ke TEJO - lau miaj observoj - preskau ne au tro malmulte subtenas la projekton "Pasporta Servo", kvankam "PS" ja estas "infano" de TEJO !!! Estas ja ankau jam jam tre rimarkinde, ke mi estas la plej unua, kiu skribis ion cxi tien pri "PS" !!! Ekzemple mi ne komprenas, kial TEJO ne arangxas dum la Esperanto-mondkongresoj informstandon en kiu oni povus varbi novajn gastigantojn el la tuta mondo. Ofte ja homoj ne aligxas kiel gastigantoj, cxar ili havas malgxustajn informojn pri la reguloj de "Pasporta Servo". Do oni havus multe da klarigbezonojn !!! Oni nur bezonus prospektojn pri "Pasporta Servo" (eble ecx ekzistas) kaj aligxilojn !! Pli oni ne bezonas materialojn. Mi kaj certe ankau aliaj gastigantoj certe helpus okupiti la informstandon, respektive farus standservon. Dum la Esperanto-mondkongreso en Vilnio, TEJO havis informstandon sed mi ne povis konstati, ke oni varbas kaj klarigas kun la celo varbi novajn gastigantojn !!! Mi demandis la francan gxenerala sekretario tie pri tio, mi ne plu scias la respondon kiu mi ricevis, sed gxi estis plene da malintereso ! Mi gxojus, se mia opinio cxi tie gvidus al turnpensprocezo (pardonu mi ne sciis la Esperanto-vorton por la germana vorto "Umdenkungsprozess") cxe TEJO. Kore kaj amikece
|
Inicio de sesión de usuarioNavegaciónTemas nuevosEnvíos recientes a blogs
Monda Kalendaro
|
Bona ideo!
Saluton Bernardo!
Vi fakte tute pravas pri ĉio! Do, ĉe ontaj standoj, ni havos formularojn pretajn por ke homoj povu plenigi ilin kaj aliĝu kiel gastigantoj al PS. Dankon pro via propono!
Chuck Smith
Estrarano pri Informado
Pasporta Servo
Kara Chuck,
Mi dankas al vi pro via reago. Mi gxojis legi vian respondon !!
Sed bonvolu ne nur kunpreni la aligxilojn, sed ankau aktive varbu homojn ke ili igxu gastigantoj. Se oni antau la venonta Esperanto-mondkongreso en Japanio, foje demandus en la "PS-dissendolisto", certe gastigantoj kiuj vizitas la mondkongreson estus preta fari servon cxe la informstandon. Gxenerale povas samideanoj kiuj mem havas sperton pri gastoj, pli bone varbi aliajn ol se iu mem ankorau neniam estis gastiganto !!! Do mi konsilas al vi, indiku antaue la fakton pri la informstando en la "PS-dissendolisto".
Kore kaj amikece
via Bernardo
http://www.fen-net.de/~ea1448