LanguagesBuscarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Helpu al tutmondigo (eldono 2004)Eblas uzi Pasportan Servon en multaj landoj, sed la gastigantoj estas tre malegale distribuitaj. Duono de la landoj havas nur tri gastigantojn aŭ malpli, dum duono de la gastigantoj loĝas en nur dek landoj! Pasporta Servo devas plifortiĝi, ekz-e en Afriko, Suda Ameriko kaj Oceanio, por montri ke Pasporta Servo estas vere internacia. Sed ankaŭ pluraj landoj en Eŭropo (Aŭstrio, Irlando, Portugalio, Slovakio) bezonas pli da gastigantoj. Kiel vi povas helpi?Se vi havas Esperanto-amikojn aŭ konatojn en tiaj 'fortigendaj' landoj (kun malpli ol tri gastigantoj, aŭ kiuj ne jam aperas en Pasporta Servo), informu ilin pri la avantaĝoj de Pasporta Servo. Rakontu pri viaj spertoj kun Pasporta Servo, prenu informojn de nia hejmpaĝo kaj sendu ilin, aŭ sendu la adreson de la hejmpaĝo. Se vi aĉetis la adreslibron, kaj loĝas en 'fortigenda' lando, konsideru mem fariĝi gastiganto de Pasporta Servo. Vi povas ricevi la adreslibron senpage, kaj akcepti interesajn gastojn en via hejmo laŭ viaj propraj kondiĉoj. Se vi jam estas gastiganto en 'fortigenda' lando, kontaktu viajn samlandanojn, kaj informu ilin pri la avantaĝoj de gastigado per Pasporta Servo. Skribu artikolon pri Pasporta Servo en vialanda E-gazetaro. Kunlaboru kun viaj kolego-gastigantoj, ekz-e por oferti rondvojaĝon. Kie ni bezonas plifortiĝon?Kompreneble bonvenas gastigantoj en ĉiuj landoj. Sed gastigantoj en jenaj landoj estas plej bonvenaj:
|
Inicio de sesión de usuarioNavegaciónTemas nuevos
Envíos recientes a blogs
Monda Kalendaro
|