Somera vojaĝo al du kongresoj, julio/aŭgusto 2003

Saluton al ĉiuj. ĉi-tio estas rakonto pri mia ĉi-somera vojaĝo al kongresoj. Ekis tiun vojaĝon mia kunulino Karmela kaj mi la 10an de julio kaj atingis hejmon la 9an de aŭgusto. Ni veturis peraŭte kaj tranoktis ĉiam danke al Pasporta Servo ĉe afablaj gastigantoj kiujn mi markos grase. Ni vojaĝis tra Hispanio kaj Francio, kie ni vizitis respektive urbojn Lérida, Balaguer kaj romianan urbon Vienne. Ni atingis Svision la 12an de julio kiam komencis la SAT-kongreso en urbo La-Chaux-de-Fonds.

SAT- kongreso

Fakte ni kaj aliaj kongresanoj loĝis en apuda urbo Le Locle tute apude la franca landlimo en porjunula gastejo. La kongresejo estis mezlernejo je ducent metroj de Kultura Centro Esperantista, kio organizis la kongreson. Tie ni ĝuis la etoson kaj la kuniĝon de agrablaj homoj kaj la similopinion de liberecanoj kiel la hispanoj Andrés, Marteno kaj Santi aŭ la japanino Viola, la belgo Jakvo aŭ aliaj.

En Svisio krom la du cititaj kongresurboj ni vizitis aliajn belajn kaj interesajn lokojn kiel riveron Doubs (ŝipveturado, akvofalo, perpiedreveno tra monto kaj ŝtormo), liberecanan centron en urbo Saint-Imiers, lakon Biel (agrablega banado) kaj aliajn survoje. Karmela kaj mi vojaĝis al ĝenevo kien alvenis peraviadile nia amikino Fran kiu ekesperantistiĝis dum la vojaĝoj kaj la dua kongreso kaj akompanis nin dum tiu tempo.

Al Gotenburgo

Por atingi tiun duan kongreson (UKo) en Gotenburgo ni devis trapasi Svision, Germanion, la Baltan Maron (per pramŝipo) kaj la sudan Svedion. Pli malrapide: en Germanio ni gastiĝis ĉe kamarado Mikaelo en urbo Ulm, kie ni ĝuis kaj afablegan etoson de Esperanta grupo kaj gajan vespermanĝon. Ni vizitis belan urbon Ulm kaj poste la amiko Mikaelo veturigis nin al belega loko ĉe Alpoj kie ni miris lakon, arbaron kaj kastelon de bavara reĝo Ludoviko.

Poste ni gastiĝis ĉe amiko Peter en urbo Halle, kie ni ĝuis viziton de muzeodomon pri komponisto kaj muzikisto Händel pro Esperanta gvidado farita per lautparolilo. De tie ni vizitis belegan centron de urbo Leipzig. Nia afabla gastiganto eĉ jam de antaŭe aranĝis kunan vojaĝon per pramŝipo al Gotenburgo kie ankaŭ li kun sia filo ĉeestos la Universalan Kongreson.

Eniri tiom grandan pramŝipon, kie eĉ trajno eniris, tute impresis nin, ĉar neniu el la tri kunvojaĝantoj (Fran, Karmela kaj mi) vidis antaŭe tion aŭ eĉ vizitis ĉu Svedion ĉu Danion. Tamen post vizito de tiome belegajn lokojn en Svisio kaj Germanio iom seniluziigis nin tiuj du antaŭe menciitaj landoj. Pli bone dirite ni pro ĉeesto de la UKo ne havis sufiĉe da tempo por viziti pli belajn partojn de ambaŭ landoj.

Interesa UK

Gotenburgo akceptis nin per granda pluvego kaj konfuzo ĉirkaŭ la kongresejo. Tamen la UKo estis interesa, kiel ĉiam. ĉiam estas tiom da homoj, ke eblas trovi tion kion vi serĉas. Fran vidis ne nur verajn Esperantistojn, sed ankaŭ sufiĉe da ili; tamen ŝi iom desapontiĝis pro ne antaŭimagebla organizado de kongreso: ekzemple neesto de programeroj por komencantoj, krom la krompagenda kurso. Mi kaj Karmela ĝuis interesajn prelegojn. Ni loĝis en porjunula gastejo (antaŭa pormarista), kie ankaŭ loĝis rusaj, estonaj, francaj, kajtielpluaj kongresanoj...

Dum la ekskursa tago ni vizitis parte la arkipelagon apud Gotenburgo kaj iom pli detale insulon Marstrand, kiun ni rondpiediris laŭ bela vojo inter arbaro. La insulo permesis ĝui belegan ĉirkaŭa¼on kaj la urbo estas interesa kaj eĉ senaŭta! Survoje ni vizitis ankaŭ malgrandan lagon.

Hejmen

Jen denove pramŝipo revene nun tra Danio. Ni gastiĝis apud urbo Aalborg ĉe amiko Lars. De tie ni vizitis la pinton de duoninsulo Jutlando kaj ĉefe la precizan lokon kie du maroj (nome Norda kaj Balta) kuniĝas kaj videblas ondoj venintaj el ambaŭ flankoj kunfrapiĝi. Ankaŭ belaj naturaj lokoj ĝueblas.

Poste denove al ŝoseoj kaj aŭtoŝoseoj. En urbo Kiel ni gastiĝis ĉe fervora fervojema kaj de tie vizitis belegan mezepokan urbon Lübeck. Poste ni gastiĝis en urboj

Jena kaj Erlangen (kie ni vespermanĝis en afabla Esperantogrupa etoso) en Germanio, en interesa franca urbo Dijon kaj revene al Hispanion ĉe amiko Jordi, ĉiam tiom gastigema. ĉiuj niaj gastigantoj estis tute malavaraj kaj ĉiĉeronis nin. Kiel bela maniero koni la mondon dank' al E-o kaj E-on dank' al vojaĝoj! Pli ol naŭ mil kilometroj estis sufiĉe lacigaj sed ni povis koni la veran staton de Esperantio.