BuscarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Pri la aperigo de informoj kaj adresojPublikigonivelo (p)La informojn en la adreslistoj ni aperigas laŭ la publikigonivelo (p) kiun la gastiganto indikis sur la aliĝilo aŭ la respondilo. Ekzistas 5 niveloj (1p-5p):
La indiko "publikigo ne permesita" aperas anstataŭ la nepublikigeblaj informoj. Por tiuj kiuj ne (jam) indikis nivelon aperas "publikigonivelo ne indikita", kaj ni traktas tion kiel nivelon 2. Por provizore faciligi nian laboron, ni traktas nivelon 5 kiel 4. Reta konFirmo (f)Ni ĉiujare petas konfirmon de ĉiu gastiganto por la venonta eldono. Se aperas "1f", la gastiganto permesis al ni fari tion per retpoŝto (kio ŝparas al ni multajn afrankojn!). Se aperas "0f" ni petas konfirmon per malrapida kaj multekosta paperpoŝto. Pli da adresinformoj nur por posedantoj de la adreslibroNi ne publike aperigas adresojn por eviti misuzon de tiuj adresoj por komercaj aŭ varbaj celoj. Nur tiuj kiuj posedas la paperan adreslibron de Pasporta Servo, povas peti pli da adresinformoj. Por tio, en la TTT-nomo de la antaŭa paĝo (kiu enhavas la mapon kaj la liston), anstataŭu "map" per la lasta vorto sur paĝo 7 de la papera adreslibro de Pasporta Servo. Ekzemple, se la nomo de paĝo estus "http://www.tejo.org/eo/ps_map_afriko", kaj se la vorto en la papera adreslibro estus "frue", vi petu paĝon "http://www.tejo.org/eo/ps_frue_afriko". Retadresoj kaj hejmpaĝoj ne rekte uzeblasMontriĝis ke pli kaj pli da personoj kiuj aperas en Pasporta Servo spertis grandskalan aŭ aŭtomatan misuzon (spamado) pro aperigo de la retadreso en la hejmpaĝo. Pluraj personoj eĉ petis forigon pro tio. Tial, ĉiuj Pasporta Servo-adresoj en la hejmpaĝo nun havas formon kiu malfaciligas spamadon. El retadreso forigu la du signojn ĉirkaŭ la @-signo: Mi bedaŭras ke tio ankaŭ malfaciligas vian privatan uzon, sed provizore mi ne vidas alian solvon. Krome, mi insiste petas vin ne aperigi la retadreson de Pasporta Servo sur Internet-paĝoj, por eviti spamadon de tiu ĉi retadreso. Se vi volas informi pri Pasporta Servo, simple uzu ligon al la hejmpaĝo ("http://www.tejo.org/eo/ps"). Se vi nepre volas mencii la retadreson, faru tion nur en la formo "paspserv2005@wxs.nl", do kun la aldonaj ciferoj, por eviti spamadon de tiu ĉi retadreso. Tiun formon mi ankaŭ uzas en la hejmpaĝo. Diakritajn literojnBonvolu pardoni la fakton ke ni uzis kodojn por reprezenti kelkajn diakritajn literojn. |
Inicio de sesión de usuarioNavegaciónTemas nuevos
Envíos recientes a blogs
Monda Kalendaro
|