LanguagesBuscar |
Traduku ĉuvaŝan fabelon!Karaj samideanoj, ni ŝatus prezenti projekton "Traduku fabelon" organizata enkadre de la 14a Internacia Lingva Festivalo (Rusio, Ĉeboksari, 12-18.10.2009). Unu el la multaj diversaj programeroj estas la eldono de mallonga ĉuvaŝa popolfabelo La ponto de Asamat tradukota en multaj lingvoj. Krom elektronika versio, kiun vi ekvidos en la retpaĝo fine de la projekto, ni celas, ke ĝi estu ankaŭ presita kaj distribuita inter la ĉuvaŝiaj lernejoj por kontribui al la diskonigo de la festivala idearo. La eldonaĵo enhavos bildojn tiucele faritajn de ĉuvaŝiaj lernejanoj (estas paralela porinfana programero pri ilustrado de fabelo). La projekto Traduku fabelon uzos du pontlingvojn: Esperanton kaj rusan. Rusa kaj esperanta versioj de la fabelo estas ambaŭ tradukitaj de originalo en la ĉuvaŝa lingvo. Prezento de la libro okazos dum festivala semajno en kelkaj lernejoj de la respubliko kie estos organizitaj Internaciaj Karavanoj (kelkhora aranĝo kun prezento de lingvoj kaj mondkulturoj) kun partopreno de lokaj amaskomunikiloj. Tiucele ni petas la tradukon de la ĉi-suba mallonga fabelo al via denaska lingvo kaj ĝia sendo al adreso e-centro ĉe yandex.ru (al Aleksandra Fedotova) kun temo "Traduko de fabelo" laŭeble antaŭ la 1a de septembro. Eventuale kontaktu nin por certiĝi, ke ĝi ankoraŭ ne estas tradukita en vian lingvon. Ni tre kore antaŭdankas pro via kunlaboro! La organizantoj de la 14a Internacia Lingva Festivalo, Rusio, Ĉeboksari. Teksto de la fabelo La ponto de Asamat
Anoncitaj kaj faritaj tradukoj: |
Inicio de sesión de usuarioTemas nuevosEnvíos recientes a blogs
|