|
TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo ne nur signifas grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed samtempe signifas spertan pliriĉiĝon, ne nur personan sed certe ankaŭ movadan. La estraro limigas la daŭron de volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. La TEJO-volontulo ankaŭ dum kongresoj (IJK kaj UK) kaj TEJO-seminarioj estu la vizaĝo de la organizo, informante al membroj kaj aliaj interesatoj pri agado, aranĝoj, servoj ktp. de TEJO. La volontulo tiel kontribuas al la videblo de TEJO dum kongresoj, kaj samtempe liberigas iom da tempo de la estraranoj.
|
-->Nuna volontulo:
Julia Noe (Germanio)
|
Ĉu vi ŝatus esti volontulo por TEJO?