LanguagesBilatu |
Gajnintoj de la konkurso 'Partoprenu IJK-n'
Aprilo 2010. TEJO kun ĝojo anoncas ke en 2010 tri homoj ricevos subtenon por vojaĝi al IJK en Kubo. TEJO disponigis 1500 eŭrojn por la konkurso. Ĉi-foje la prijuĝo estis aparte malfacila pro la kvalito de la kandidatiĝoj kaj la nombro da partoprenantoj. La jenaj partoprenantoj ricevos partan repagon de siaj kotizoj al IJK en Kubo kaj/aŭ vojaĝkostoj:
La kandidatoj estis prijuĝitaj laŭ aktiveco, motiveco kaj taŭgeco de ilia partopreno al la programo de IJK. Ĝuu Kubon! TEJO ĉiujare disdonas subvencion el la fonduso "Partoprenu IJK-n" por finance helpi al aktivuloj vojaĝi al kaj partopreni en IJK. Alvoko kandidatiĝi aperas komence de ĉiu jaro. Kandidatiĝu sekvajare!
|
Saioaren hasieraNew forum topicsAzken blog argitarapenak
|