LanguagesBilatuAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiu dua semajno. |
BlogsNova volontulino: Manuela RoncoĜis la 15a de aŭgusto estis malfermita alvoko por kandidatiĝi kiel volontulo de TEJO, kaj nun la estraro de TEJO decidis! Ŝi nomiĝas Manuela kaj estas 28jaraĝa italino el Torino. Ŝi estas estraranino en IEJ, kaj vi eble renkontis ŝin dum IJF aŭ FESTO. Ekde oktobro ŝi estos je via dispono en la oficejo de TEJO, kiel volontulino. Gratulon al vi Manuela kaj havu bonan tempon Roterdame ;)
FESTO 2010, vinilkosmas!La venonta FESTO (FESTO FESTO!!), kiu okazos de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto, normale devontus okazis en studentaj domoj de la tuluza universitato Paul Sabatier.
Komitato de TEJO por la periodo 2010-2012
Ekde hodiaŭ, la 1a de junio, ekoficas nova komitato, por la periodo 2010-2012. Krom la estraranoj, la komitato enhavas 31 membrojn (28 Komitatanojn A por Landaj Sekcioj, 1 Komitatanon A por Fakaj Sekcioj kaj 2 Komitatanojn B). 13 novaj nomoj eniras la liston kaj 12 forlasas ĝin.
SKolta Esperanto tendaroLa Germana Junulara Asocio volas okazigi Esperantan subtendaron dum pli granda skolta evento, en belaj, grandaj, nigraj tendoj laux tradiciaj mongolaj tendoj en kiuj oni povas fari fajron.
Superrigardo pri KODEJOSaluton!
Gajnintoj de la konkurso 'Partoprenu IJK-n'
Aprilo 2010. TEJO kun ĝojo anoncas ke en 2010 tri homoj ricevos subtenon por vojaĝi al IJK en Kubo. TEJO disponigis 1500 eŭrojn por la konkurso. Ĉi-foje la prijuĝo estis aparte malfacila pro la kvalito de la kandidatiĝoj kaj la nombro da partoprenantoj. La jenaj partoprenantoj ricevos partan repagon de siaj kotizoj al IJK en Kubo kaj/aŭ vojaĝkostoj:
IJK 2011 en Ukrainio!
TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Ukrainio. Tio estis decidita dum lasta reta estrarkunveno. Temo proponita por la kongreso estas "Daŭropova evoluo - nova koncepto por homaro". La aranĝo okazos julie 2011 proksime de Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukrainia Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime de la Kijiva akva rezervejo. Cetere, la 66-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Kubo. Pliajn informojn pri ĝi serĉu ĉe la paĝaro tejo.org/ijk/2010.
TEJO Tutmonde baldaŭ en vian hejmon!
Kiel vi eble rimarkis, TEJO Tutmonde spertas nun iom da malfruo, kiu normale malaperos dum la jaro 2010. Se vi ne (plu) povas eniri la tekon, eble estas ĉar vi ne (re-)membriĝis por 2010! Vizitu tiun paĝon por malkovri la avantaĝojn de la membreco al TEJO. Ĉi-tie, vi trovos retan aliĝilon.
Volontula instruvojaĝo en Sudameriko
Konkurso Partoprenu IJK-n 2010Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson - ĉi jare en KUBO!!!
Hastu por partopreni la enketon pri KontaktoLa kolekto de enketrespondoj pri la revuo Kontakto baldaŭ finiĝos, do ne plu atendu, respondu nun al la enketo disponebla ĉi tie! La limdato estas la 31 de januaro.
La TEJO Vikio petas ekde nun uzantnomon kaj pasvorton
Ekde la translokigxo de tejo.org al nova servilo, la TEJO Vikio estis regule spamita, ecx spamadita, tiel ke la ĉefpaĝo tute ne plu estis uzebla.
Guglo festas esperanton
Pasporta Servo havas 1000 uzantojn!
Vikipedio en esperanto 8-jaraĝas!La esperantlinga vikipedio naskiĝis en novembro 2001, fondita de Chuck Smith, 10 monatoj post la kreado de la Vikipedio mem.
|
Saioaren hasieraNabigazioaNew forum topicsAzken blog argitarapenak
|