Kontakto estas revuo por tiuj, kiuj interesiĝas pri aliaj landoj, popoloj, kulturoj kaj socioj. Kontakto-n legas gejunuloj (kaj ĉiuj, kiuj sentas sin juna) el ĉ. 90 landoj, ankaŭ kunlaborantoj venas tra la tuta mondo. Speciale por komencantoj parto de tekstoj aperas en la lingvoj „facila“ kaj „tre facila“. Kontakto estas unu el la plej bele ilustritaj E-revuoj. Ĝin eldonas kunlabore TEJO kaj UEA, kun 6 numeroj jare. Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas Kontakto-n automate. Aliaj povas aboni ĝin pere de UEA-kotizperanto aŭ rekte ĉe UEA (prezoj varias depende de la lando). Eblas ankaŭ kolektivaj abonoj (ekde 6 ekzempleroj) kun rabato de 40%!
La paĝaro de la revuo · Kontakto en Vikipedio
Kutime la numeroj de Kontakto havas specifan emfazon, sed en ĉiu numero publikiĝas ankaŭ diverstemaj materialoj, kaj aldone granda intervjuo kaj movada rubriko TEJO-Tutmonde. Ĝis 2011 ĉiu numero havis sian apartan ĉeftemon. La temoj emfazitaj de Kontakto en 2013 estas:
Post la eldono de papera numero, pere de la reta Teko de UEA en la reto ekhaveblas ankaŭ la reta versio de la revuo por TEJO-membroj kaj ĉiuj Kontakto-abonantoj (bv. enmeti vian salutvorton kaj pasvorton, kaj tiam ĉe la maldekstra flanko elektu TEKO-n, sub ĝi KONTAKTO-n).
Aŭtoroj kaj kunlaborantoj de Kontakto venas el la tuta mondo, kaj oni povas kontribui sian (prefere originalan) artikolon al la revuo. La aŭtoroj ricevas senpagan ekzempleron de la revuo.
Blinduloj kaj malfortvidantoj povas ricevi voĉlegitan eldonon senpage. Necesas sendi du 90-minutajn kasedojn al Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, Nederlando, kun poŝta glumarko de “Cécogramme” (viro kun blanka bastono).
‘Kontakto’, p/a Rogener Pavinski,
Rua José Guidini Jr. 229, 14093-540 Ribeirão Preto - SP., Brazilo
Retpoŝto: kontakto [ĉe] tejo.org
Redaktoro: Rogener PAVINSKI (Brazilo)
Grafikado: Romulo FELÍCIO (Brazilo)
Korektado: Rob MOERBEEK (Nederlando)
UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel.: +31 10 436 10 44 Fakso: +31 10 436 17 51 Ret-adreso: uea ĉe co.uea.org.