Guglo festas esperanton

Okaze de la 150a datreveno de L. L. Zamenhof, je la 15a de decembro, pluraj ĉefpaĝoj de google montris apartan emblemon de Google, kun la "l" anstataŭigita kun esperanta flago.

Dekoj da naciaj guglaj ĉefapaĝoj montras tiun emblemon, inter aliaj la israela, la argentina, la hispana, la sveda, la tajvana, la japana, la slovaka, la rusa, la ĉina, la pola, la franca, la bulgara, la meksika, kaj multaj aliaj.

Klakante sur la logotipo, oni rekte havis guglajn serĉrezultojn rilate al Zamenhof aŭ al Esperanto.

Ankaŭ Wikipedia disponigis informojn ĉitiutage, en la rubriko "aktualaĵo" de nacilingvaj ĉefpaĝoj.