Invito gastiĝi senpage por la Brazila Kongreso

Karaj amikoj,

Mi estas BEJO-Ataŝeo, se vi nenion scias pri mi legu: lucasvignoli.multiply.com, mi estas ulo en speciala misio
en eŭropo por la Brazila Esperanto Ligo.

Se vi akceptos ĉi-tiun inviton sendu mesaĝon al mi tuj:
lucas (punkto) vignoli (punkto) reis (ĉe) gmail (punkto) com

Ĉi-jare okazos en Brazilo la 42-a BKE (Brazila Kongreso de Esperanto), la 27-a BEJK (Brazila Esperantista Junulara Kongreso), kaj la 2-a Infana Kongreseto. De la 8-a ĝis la 13-a de Julio. Junuloj povas partopreni la netieljunan programon kaj la netieljunaj povas partopreni la junan programon. Kutime ĉeestas la jarajn brazilajn kongresojn ĉirkaŭ 500 personoj, sed pro tio ke temas pri Rio de
Janeiro kaj la 100-jariĝo de nia organizo, ni atendas ĉirkaŭ 800 personojn minimume.

Paĝo de la kongreso:
www.aerj.org.br/ES_42aBKE.html
En Libera Folio:
www.liberafolio.org/Members/fabhenrique/42BKE

Mi garantias ke la kongreso multe pli bonos ol supozeblas pere de la paĝo, ni brazilanoj sukcesas organizi bone aferojn nur lastmomente!

Rigardu filmeton pri la juna parto de la lasta kongreso:
www.youtube.com/watch?v=cYGJJGUDb8Y

1-a GRAVA INFORMO:

La aliĝo estas SENPAGA por eksterlandanoj eĉ se vi aliĝas surloke!

2-a GRAVA INFORMO:

Mi oferos senpagan gastiĝon ĉe la domo de miaj familianoj en Rio, ekde tri tagoj antaŭkongrese ĝis tri tagoj postkongrese, por la 15 UNUAJ ALILANDANOJ kiuj petas tion. Do petu TUJ, mi rezervos vian lokon. Vi povas aŭ porti dormsakon aŭ aĉeti brazile simplan materacon.

3-a GRAVA INFORMO:

Manĝi brazile estas tre malmultekoste! Bona manĝo ĉe ŝika restoracio kostas ĉirkaŭ € 5, kaj simpla manĝo kostas ĉirkaŭ € 2. Kaj bonega ĵusfarita suko el tropikaj fruktoj kostas ĉirkaus € 0,60!

4-a GRAVA INFORMO:

Brazilanoj estas gastigemaj, do certe vi trovos lokon por gastiĝi post la kongreso.

5-a GRAVA INFORMO:

Estos en RIO DE JANEIRO! Krom tio ke estos vintro en Brazilo, la temperaturo probable estos ĉirkaŭ 25 gradoj, kaj la suno varme
sunos, se estus somere la suno brulige sunos. Ni certe iros plaĝen plurfoje.

6-a GRAVA INFORMO:

Eĉ se vi pensas ke la lokoj jam estos plenaj sendu la peton al mi, eble mi trovos alian loĝeblecon por vi.

7-a GRAVA INFORMO:
3 R$ +-= € 1

Mi petas al vi:
Diskonigi ĉi-tiun inviton loĝi senpage al la esperantistoj konataj de vi kaj al via junula organizo.

Mi atendas vian rezervpeton,

Luko, BEJO-Ataŝeo

PS: pri flugeblecoj: www.voebra.com
La plej malmultekostaj estas tiuj de Brazila entrepreno BRA (iro kaj reveno ĉirkaŭ € 650)
sed ĝi forflugas nur de tre malmultaj flughavenoj de eŭropo (ĉefe Lisbono, Madrido kaj Milano) kaj ne ĉiutage, do indas uzi tiujn malmultekostajn flugojn ĝis tiu flughaveno kaj post vojaĝi brazilen. Tamen, la retpaĝo estas nur en la brazila lingvo, kaj nur vendas rete al brazilanoj, do se vi volas aĉeti tion vi devas paroli rekte kun iu el la oficejoj de ili. Se vi alvenas en San Paŭlo, estas pluraj busoj de San Paŭlo ĝis Rio de Janeiro, la luksaj kostas ĉirkaŭ € 40, estas 5-hora vojaĝo busa.

PORTUGALIO
Lisboa:
(351) 21-3230200
(351) 21-3596100
(351) 21-3587610

Porto:
(351) 22-5074010
(351) 22-5430160

ESPAÑA
Toda la España:
(34) 902 120 767

Madrid:
(34) 913 092 447
(34) 914 022 447

ITALIA

Milano:
199 11 88 55