Volontuloj serĉataj por "Ekkoni Esperanton en lernejo"

La 10an de majo 2007, la projekto de la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo kun la titolo "Ekkoni esperanton en lernejo", estis akceptita de la franca nacia agentejo por la Eŭropa Junulara Programo.

La Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo serĉas en EU-landoj taugajn kandidatojn inter 18 kaj 26 jaroj por tiu posteno de Europa Volontulo.

La Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo aprezus, ke kandidatoj estu rekomenditaj de sia landa asocio, kaj ilia scio de esperanto estu atestata de diplomo aŭ de esperanta asocio.

Kandidatoj devos turni sin al Nacia Agentejo por Eŭropa Junulara Programo de la propra lando

La projekto estas konsultebla en angla kaj franca sur la retpaĝo: ec.europa.eu/youth/program/sos/hei/hei_form_en.cfm?EID=14000557101 de la oficiala retejo de la eŭropa junulara programo (unu posteno).

La ĉefa parto de la dosiero estas tradukita al esperanto, kaj haveblas ĉe esperanto.toulouse.free.fr/insuleto/formulaire-europeen/page-formulaire-europe.html.

Respondeca pri la projekto ĉe Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo estas Jeanne-marie Cash (rcash ĉe free.fr). Pliaj informoj haveblas de ŝi.