LanguagesBilatuAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Kontakto pri Misteroj de la Mondo: en la interretoLa reta (kolora) versio de Kontakto 2007:3 nun haveblas cxe la Reta Jarlibro de UEA http://reto.uea.org/ (sekcio “Teko”). Tio cxi estas lasta numero, kiu aperas sub mia redaktado (bedauxrinde, mia laboro ne plu lasas al mi suficxe da tempo por dauxrigi), kaj ekde la sekva numero Kontakton redaktos la nuna vic-redaktoro kaj provlegisto Pauxlo Mojxajev. Kvankam mi foriras de la redaktora posteno, mi dauxre kunlaboros kun Kontakto kiel grafikisto kaj (foje) kiel auxtoro. Estis vere granda honoro redakti Kontakton dum 5,5 jaroj, kaj estis nekredebla plezuro konatigxi kun tiom da bonegaj homoj el la tuta mondo kaj lerni ion novan de cxiu preparita numero. Mi kore dankas cxiujn kunlaborantojn kaj legantojn: mi neniam povus fari la redaktan laboron sen via cxiama helpo kaj subteno! Kaj mi aparte dankegas la auxtorojn, kiuj dedicxis al Kontakto sian tempon, sciojn kaj talentojn – koran dankon, karaj! Tiu cxi numero estas ege diversa. Interalie, atendas vin artikoloj pri du elstaraj mistikuloj de nia tempo: Nikolao Roerich kaj Helena Blavatsky; artikolo pri parapsikologio kaj supernaturaj fenomenoj; kaj ankaux informo pri mistera lago Kanas (Cxinio). Krome, en tiu cxi numero vi trovos plian intervjuon kun la unika mondvojagxanto Marino Curnis, kaj artikolon pri socioniko – la scienco (aux arto?) kiel kompreni aliulojn. En tiu cxi numero vi ankaux konatigxos kun la sekva redaktoro de Kontakto! Fine, kiel cxiam, mi volus inviti vin kontribui al la sekvaj numeroj! Jen la temoj: Viaj kontribuoj cxi-teme kaj ajnateme estas, kiel cxiam, treege atendataj kaj ege bezonataj! Amike, |
Saioaren hasieraNabigazioaNew forum topics
Azken blog argitarapenak
Monda Kalendaro
|