Invito kontribui al la literatura numero de "Kontakto"

Cxiuj estas invitataj kontribui al la sekva numero de "Kontakto" - cxi-foje gxi estas dedicxita al literaturo. Sube estas la tem-priskribo. Okaze de ajnaj demandoj - kontaktu min: kontakto(heliko)tejo.org

Numero 2007:6. La cxef-temo - "Literaturo"
La legantoj de "Kontakto" estas invitataj paroli pri literaturo. Temas
kaj pri la literaturo gxenerale (historio, skoloj, problemoj), kaj pri
apartaj literaturaj verkoj. Rakontu pri la famaj verkoj, aperintaj en via
gepatra lingvo - alilandanoj, kiuj plej ofte konatigxas kun la tradukoj
ofte ne scias kaj ne komprenas la detalojn kaj nuancojn de la verko, por
ne paroli jam pri la historia fono kaj kasxita enhavo. Per
Esperanto intersxangxu la informojn pri la nacilingva literaturo! La informoj
pri malmulte konataj verkoj aux pri literaturajxoj en "malgrandaj" lingvoj
estas aparte interesaj!
La limdato - la 10a de decembro.