Dum la pasintaj tagoj mi traktis ĉiujn traktendaĵojn kiuj alvenis en novembro. La rezulto nun estas jena:
- Nur 1019 gastigantoj nun aperas en eldono 2008, tio estas malkresko de 22%!. Jen la listo. La Landaj Organizantoj ricevis presprovon por kontrolado.
- 319 gastigantoj (25%!) ne jam konfirmis. Jen la listo. Se en ĝi aperas konato aŭ samurbano, rapide informu lin aŭ ŝin, prefere telefone, ĉar mi mem jam dufoje provis rete. Eblas ankoraŭ aliĝi kaj konfirmi ĝis la 10a de decembro, do gravas rapide konfirmi.
Farenda de mi:
- Trafosi la pli ol 300 erarmesaĝojn kiuj revenis. Tiuj estas plejofte gastigantoj kiuj ŝanĝis retadreson sen informi nin. Eble funkcios ankoraŭ alternativa adreso, aŭ mi povos kontakti ilin per samurbano.
- Eklabori pri la mapoj, la statistikoj kaj cetera finkompilado.
- Trakti la korektojn de la Landaj Organizantoj.
- Trakti la konfirmojn, aliĝojn kaj mesaĝojn kiuj alvenos dum la venontaj tagoj. Tiuj urboj do eble ne aperos en la mapoj.
- Sendi ĉion al la presisto.
Mi regule aktualigos la staton de la laboro ĉi tie.