Survoje al eldono 2008: 1223 gastigantoj

Dum la pasintaj tagoj mi traktis ĉion kio alvenis ĝis la 16a de decembro. Estis iom da prokrasto pro mia laboro, komputilaj problemoj kaj malsano de mia amikino Lilian. La rezulto nun estas jena:

  • 1223 gastigantoj nun aperas en eldono 2008, tio estas malkresko de 6%!. Jen la listo. Mankas nur 71 gastigantoj por atingi la nombron de 2007...
  • 183 gastigantoj (14%!) ne jam konfirmis. Jen la listo. Se en ĝi aperas konato aŭ samurbano, rapide informu lin aŭ ŝin, prefere telefone, ĉar mi mem jam dufoje provis rete. Eblas ankoraŭ aliĝi kaj konfirmi dum mi finkompilas, do gravas rapidegi.

Farenda de mi:

  • Labori pri la mapoj, la statistikoj, frontpaĝo, akompana letero kaj cetera finkompilado.
  • Trakti la lastsekundajn konfirmojn, aliĝojn kaj mesaĝojn kiuj alvenos dum la venontaj tagoj. Tiuj urboj do ne aperos en la mapoj.
  • Sendi ĉion al la presisto.

Mi regule aktualigos la staton de la laboro ĉi tie.