ISTK-studado kaj novaj kursoj ekde septembro 2008 ĝis majo 2009

INTERNACIA STUDUMO PRI TURISMO KAJ KULTURO
KLERIGEJO DE LA INTERNACIA AKADEMIO DE LA SCIENCOJ

STR. M.SKŁODOWSKIEJ-CURIE 10, 85-094 BYDGOSZCZ
tel./fax: (+48-52) 346-11-51 - e-mail: andreo@rubikon.net.pl

NI INVITAS AL STUDADO DE TURISMO, KULTURO KAJ LINGVOJ en 2008/2009

Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo estas trijara nepublika lernejo funkcianta ekde 1991, laŭleĝe registrita ĉe Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj ĉe la Urbestro de Bydgoszcz (n-ro 51/99). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. En la studumo instruadas lekciistoj de AIS kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB), Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz (UKW), Ekonomia Altlernejo en Bydgoszcz, Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj, Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio ĵurnalistoj kaj spertuloj de Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz, Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo „Kujavio kaj Pomerelio”, Pola Esperanto-Asocio kaj Oficejo de Vojagxantoj „Flugo”.

En la studumo povas studi ĉiu persono, kiu finis 18-an vivjaron kaj havas almenaŭ meznivelan edukitecon aŭ maturekzamenon kaj bonan san-staton. Plena eduk-ciklo dauras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en naŭ profesioj (simboloj de Europa Unio):

post la 1-a studjaro - akireblaj kvalifikoj: lektoro de Esperanto por komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj aranĝoj; profesioj/postenoj: oficisto pri turisma informado (422104), oficisto en vojaĝagentejo (422103) kaj internacia vojaĝgvidanto (511301);

post la 2-a studjaro - kvalifikoj: lektoro de mez-nivelaj kursoj de Esperanto kaj verkanto de arta keramiko; profesioj/postenoj: organizanto de turisma priservado (341401), regiona turisma ĉiĉerono (511304) kaj animanto de kultura agado (347601);

post la 3-a studjaro - profesioj/postenoj: instruanto de Esperanto (235910), specialisto pri organizado kaj disvolvo de turismo (241915) kaj specialisto pri organizado de kulturo (241990); ev. titolo de bakalaŭro de AIS pri humanistiko aŭ morfosciencoj, se havos maturekzamenon kaj sukcesos AIS-ekzamenojn.

Laŭ dekreto de la pola Ministro pri Edukado de la 1-a de aŭgusto 2000 j., kiu estis publikigita en la ŝtata leĝ-ĵurnalo — fin-diplomoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo validas kiel oficialaj polaj dokumentoj rajtigantaj ĉiĉeronojn kaj vojaĝgvidantojn labori en Esperanto.

En la jaro 2008/2009 kadre de la Studumo oni planas kunlabore kun Universitato de Kazimiero la Granda kaj Ekonomia Altlernejo en Bydgoszcz, krome Oficejo de Vojaĝantoj „Flugo” gvidadon de specialigitaj kursoj pri turismo, kulturo kaj bizneso kaj ankau konversaciaj lingvokursoj. Eblas ankaŭ partopreni semajnajn kursojn kun studentoj de ISTK/AKB – prezo 10 EUR + loĝado en studenta domo po 8 EUR/nokte.

Kunlaboro kun AIS San Marino kaj sciencaj institucioj en Pollando permesas akiri sciojn pri diversaj branĉoj de scienco kaj kulturo — i.a. pri ekologio, eŭrologio, etnologio, etnografio, ceramiko, kultur- kaj soci-geografio, interlingvistiko, historio, politikaj sciencoj, komerco, merkatiko, estrado, teatro - danco kaj de pluraj lingvoj.

La studjaro 2008/2009 daŭros ekde septembro 2008 ĝis majo 2009 kaj ampleksos: laŭ ĉiutaga sistemo po 30-40 studhoroj semajne (ferioj decembre kaj januare), kaj laŭ t.n. eksterĉeesta sistemo — la tri stud-ekzamenajn AKB -Sesiojn: 33 Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kun 37 AKB – Sesio dum 20-28.09.2008, Internacia Pedagogia Kurso dum 31.01-8.02.2009 kaj 38 AKB-Sesio kadre de 34 Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz dum 18-26.04.2009. Necesas partopreni almenaŭ finekzamenan 38 AKB-Sesion dum 18-26.04.2009. Eksterĉeestaj gestudantoj povas ankaŭ partopreni, sen krompago, libere elekteblajn kursojn ekster la sesioj.

Dum la jaroj 1991–2008 lecionojn en la Studumo gvidis lekciistoj el 60 landoj de Europo, Afriko, Ameriko, Azio kaj Australio por gestudantoj el 90 landoj de la mondo. La plej ofte uzataj lingvoj en la Studumo, apud la pola kaj Esperanto, estis: angla, hispana, franca, litova, ĉina, albana, itala, mongola, germana, rusa, portugala kaj svahila. La gestudantoj konatiĝis tiel pri kulturo kaj lingvoj de diversaj nacioj, kaj fremdlandanoj ankaŭ pri la pola. Okazis ankaŭ Internacia Festivalo de 36 lingvoj.

En Bydgoszcz la studjaro 2008/2009 komenciĝos per 33 Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kun 37 Sesio de AIS Klerigejo Bydgoszcz (AKB) dum 20-28 de septembro 2009, okaze de Monda Tago de Turismo (27.09) kaj Eŭropa Tago de Lingvoj (26.09). Dum 19-21.09.2008 eblos partopreni ankaŭ tre bonan Esperanto-kultur-aranĝon « ARKONES » en urbo Poznan – 130 km de Bydgoszcz.

La studkotizoj por la studjaro 2008/2009 estas samaj por ambaŭ sistemoj –300 USD aŭ 300 EUR ĝis la 30-a de junio 2008, 350 USD au 350 EUR gxis la 1-a augusto 2008, poste – 400 USD au 400 EUR. Kaze de enpago kaj neeblo alveni la kandidato povas prokrasti la studentiĝon ĝis la sekva studjaro (t.e. 2009/2010), studentigi anstataŭe alian personon el la sama aŭ alia lando, aŭ – se eblas – utiligi la pagon por internaciaj vojaĝoj de la Internacia Klubo „Esperantotur”; resendo de la mono ne eblas.

Gestudantoj de la studumo povas ankaŭ studentiĝi ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj (krom-kosto 32,50 EUR), kio rajtigas al 75% rabato de kromaj kurset- kaj ekzamen-kotizoj de AIS en Bydgoszcz aŭ aliloke en centra/orienta Europo — kaj al ĉiuj fin-studintoj permesas akiri la titolon de bakalaŭro, kaj, post pliaj du studjaroj, ankaŭ magistro de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) pri humanistiko au morfosciencoj.

Eblas ankaŭ aliĝi por Kursoj de Pola Lingvo en Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz(UKW) dum 1.10.2008 – 31.01.2009- 200 EURO,1.02 –30.06.2009 – 200 EURO kaj dum 1.07 – 30.09.2009 – 300 EURO por Internacia Universitato de Kulturo kaj Pola Lingvo. La kursoj ebligos lerni la polan lingvon tiugrade, ke oni povos aliĝi post ekzamenoj ankaŭ al studado ĉe Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz ĉu por studi geografion kaj turismon, ĉu aliajn fakojn en la Universitato. Tiamaniere, studante en Bydgoszcz eblos samtempe akiri kvar diplomojn: de ISTK, bakalaŭran kaj magistran de AIS kaj magistran de la Universitato (UKW). Krompagi la ISTK-studadon 2008/2009 eblas ankaŭ aliĝi por Kursoj pri turismo en Ekonomia Altlernejo en Bydgoszcz dum 1.10.2008-31.03.2009, prezo aldone 150 EUR, aŭ dum 1.04-30.09.2009 – prezo same 150 EUR. Tiuj kursoj ebligos preparon por studado en Ekonomia Altlernejo en Bydgoszcz.

Aliĝojn akceptas la sekretariejo de la studumo (adreso supre); la studkotizojn oni pagu al bankkonto:

Bank Pocztowy SA O/Bydgoszcz
Konto n-ro (IBAN): PL80 13201117 2034 0100 2000 0001,

SWIFT kodo POCZPLP4 por Internacia Centro

Grave: sen studpago ne eblas ricevi invitleteron, se la aliĝinto ĝin bezonas por akiri polan vizon; krom tio konsideru, ke ekde septembro estas tre malfacile aranĝi vizon por la kuranta studjaro — tial indas aliĝi kaj pagi frue, prefere ĝis julio.

La modestaj viv-kostoj en Bydgoszcz (loĝado en studentaj domoj+manĝado) estas ekde 200 USD aŭ 150 EUR ĉiumonate (la saman sumon postulas reguloj de Schengen-landoj) — kaj tiujn oni povas pagadi surloke. Se vi volas ricevi la plej malmultekostan loĝadon en studenta domo en Bydgoszcz, antaŭpagu 600 USD aŭ 400 EURO por la okmonata loĝado (20.09.2008-5.05.2009), tiam ni konfirmos tion ankaŭ en la sendota invitilo, kio faciligos ricevi la polan vizon por la studjaro 2008/2009, ankaŭ pere de la aldonaj invitiloj por la kursoj de la Universitato de Kazimiro la Granda kaj de Ekonomia Altlernejo en Bydgoszcz.

Dum 2006/2007 en ISTK en Bydgoszcz studis 132 gestudentoj el pli ol 20 landoj kaj 4 kontinentoj kaj pli ol 70 gestudantoj dum 2007/2008 de la tuta mondo. Ĝis nun aligis jam por 2008/2009 pli ol 50 kandidatoj el 3 kontinentoj.

Aliĝo por ISTK – studado 2008/2009 kaj por Internacia Universitato de Kulturo kaj Pola Lingvo (1.07 – 30.09.2009) ebligos ankau partoprenon en la 18-a Internacia Esperanto-Kongreso en Bydgoszcz (18-25.07.2009) kaj 94 UK – Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, Pollando, (25.0708.2009). Venu ankaŭ vi kaj viaj geamikoj!

Bonvenon al nia Internacia Studumo kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz(AKB), kiu estas la unua en la mondo, kie oni ĉiutage instruas en Esperanto!

Sekretario de la Program-Konsilio (—) mag. Wojciech Ruminski
Prezidanto de la Program-Konsilio (—) ASci.mag. Andrzej Grzebowski

-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Modelo de la A L I Ĝ I L O – uzu apartan folion

por Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo 2008/2009

aŭ por kursoj ........................................................... en ISTK 2008/2009

aŭ por vojaĝoj de Internacia Klubo „Esperantotur“, datoj, landoj, itineroj .............................

fot. Zdzis�aw B�a�ejczykFAMILINOMO: .................................................................

Nomoj: .................................................................

Naskiĝdato kaj loko: .................................................................

Plena poŝta adreso: .................................................................

Tel./ fakso/ e-mail: ..............................................................…

Finita lernejo: ...................................................…...........

Dato: ............................. Subskribo: ............…..

str. M. Skłodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando
tel/fakso (+48-52) 346-11-51, stud-esperanto@wp.pl

BANKA KONTO: PL80 1320 1117 2034 0100 2000 0001