LanguagesBilatu |
TEJO kaj Pasporta ServoMia nomo estas Bernhard Maurer kaj mi estas la "Landa organizanto" de "Pasporta Servo" por Germanio. Mi ne plu estas junulo, sed mia koro restis ankorau juna. Pro tio mi petas la permeson, ke mi ion proponoas cxi tie, kio tusxas la laboron de TEJO. Mi volas esprimigi ke mi miras, ke TEJO - lau miaj observoj - preskau ne au tro malmulte subtenas la projekton "Pasporta Servo", kvankam "PS" ja estas "infano" de TEJO !!! Estas ja ankau jam jam tre rimarkinde, ke mi estas la plej unua, kiu skribis ion cxi tien pri "PS" !!! Ekzemple mi ne komprenas, kial TEJO ne arangxas dum la Esperanto-mondkongresoj informstandon en kiu oni povus varbi novajn gastigantojn el la tuta mondo. Ofte ja homoj ne aligxas kiel gastigantoj, cxar ili havas malgxustajn informojn pri la reguloj de "Pasporta Servo". Do oni havus multe da klarigbezonojn !!! Oni nur bezonus prospektojn pri "Pasporta Servo" (eble ecx ekzistas) kaj aligxilojn !! Pli oni ne bezonas materialojn. Mi kaj certe ankau aliaj gastigantoj certe helpus okupiti la informstandon, respektive farus standservon. Dum la Esperanto-mondkongreso en Vilnio, TEJO havis informstandon sed mi ne povis konstati, ke oni varbas kaj klarigas kun la celo varbi novajn gastigantojn !!! Mi demandis la francan gxenerala sekretario tie pri tio, mi ne plu scias la respondon kiu mi ricevis, sed gxi estis plene da malintereso ! Mi gxojus, se mia opinio cxi tie gvidus al turnpensprocezo (pardonu mi ne sciis la Esperanto-vorton por la germana vorto "Umdenkungsprozess") cxe TEJO. Kore kaj amikece
|
Saioaren hasieraNew forum topicsAzken blog argitarapenak
|