Pensiulo ĉirkaŭvagadas tra Eŭropo per Esperanto

65-jaraĝa Ivan BAÏĈEV scipovas 10 lingvojn

originale aperis en granda bulgara ĵurnalo "24 horojn", 2001
tradukis Ĥristo Dimitrov el Kubrat, Bulgario

Klaku por pli granda bildoLa teksto enhavas plurajn erarojn (inter kiuj la mencio de UEA kiel eldonanto de Pasporta Servo, kaj io pri la hispana en rilato kun ĝi) sed tamen estas interese legi ĝin. Klaku la bildon (aŭ ĉi tie) por pli granda versio. Klaku ĉi tie por originala grandega bildo (eble necesos malfunkciigi en via krozilo la auxtomatan algxustigon de bildgrandeco).

Subskriboj ĉe la fotoj:
1. Inter la ekzotika naturo en franca Riviero
2. Sur la plaĝo en Cannes

Ivan BAÏĈEV de la vilaĝo Madara, distr. Ŝumen sukcesis ĉirkaŭvojaĝi preskaŭ tutan Eŭropon per la helpo kaj la servemo de kolegoj-Esperantistoj. Tuta aventuro preskaŭ nenio kostis al li.

65-jara pensiulo de la menciita vilaĝo regas 10 lingvojn, sed la plej granda utilo li profitis per Esperanto, lingvo kiun li parolas depost 40 jaroj. Tutmonda Esperanto-Organizo (UEA) eldonas adresaron ĉiujare kun informoj, adresoj de ĉiuj landoj. Ĉe tiuj homoj oni povas tranokti senpage kaj restadi laŭ interkonsento. Hispana eldono, kiun s-ro BAÏĈEV posedas nomiĝas "Pasporta Servo".

En ĝi estas la adresoj de dudeko da bulgaroj. Inter ili estas: Ĥristo DIMITROV el Kubrat, du el Razgrad, du el Ŝumen: Cvjatko TODOROV, Nevena ALEKSANDROVA.

Ivan BAÏĈEV aĉetis bileton ĝis Nice (200 levojn) unudirekte. Pasante Italion, atingis Francion. Tie kun la helpo de Esperantistoj sukcesis trovi laboron dum 10 tagoj ĉe familio. Kolorigis pordojn kaj fenestrojn, perlaboris en ĝardeno ktp. Gajnis 50 dolarojn tage kun la manĝado, eĉ ŝparis monon por vojaĝi al Paris, Cannes, Saint-Tropez, Toulouse, Montpellier. En Paris li trovis senpagan dormĉambron kaj eĉ ricevis donacetojn tie. Ĉie li estis  gajeme akceptita de kolegoj-Esperantistoj. Partoprenis iliajn kunvenojn.

Li alportis speciale bulgaran nacian kostumon por eksterordinaraj okazoj. Tuta vojaĝo daŭris ĉirkaŭ unu monato. "Mi volas pruvi al la homoj ke en la tria aĝo ne ĉio estas perdita. La mondo estas larĝa kaj multkolora kaj ĉiu povas vidi ĝin. Estas necese nur spriteco kaj memsento" diras BAÏĈEV kaj denove preparas la valizon por venonta ekspedicio.


Noto: bedaŭrinde necesas rimarki ke du gastigantoj el Paris plendis pri la konduto de s-ro BAÏĈEV.
Al letero de la kompilanto, kun peto pri klarigo, li neniam respondis.
Tial li ne aperas kiel gastiganto en eldono 2003.