Plano de retpaĝaro

Kiam mi starigis ĉi tiun retpaĝaron, ĝi ja ne estis preta. Ĝi simple estis pli bona ol la malnova paĝaro kaj pro tio, ni decidis lanĉi ĝin. Jen miaj planoj por la nia reta agado:

  • trovi pli da fotoj de veraj esperantistoj (tial ni havas grafikokonkurson)
  • movi paĝaron de Pasporta Servo al nova tejo.org
  • krei paĝaron por Kontakto en nova tejo.org
  • traduki la paĝaron multlingven
  • aldoni kalendaron de TEJO-eventoj
  • reorganizi niajn dissendolistojn ekster jahugrupoj
  • ekhavi regulajn babilejajn sesiojn kun honoraj gastoj
  • esplori retan voĉdonadon por komitato
  • ekhavi blogojn por TEJO-membroj
  • plifaciligi aliĝon al TEJO-Aktuale
  • partopreni en komunumoj kiel LiveJournal kaj Orkut
  • aldoni multmediajn dosierojn de antaŭaj IJK-oj

Do, tiu listo estas tre impona kaj mi ne scias kiom mi povas fari kaj kiom rapide. Tamen, mi ankaŭ ŝatus scii pri viaj deziroj. Kion vi plej volas havi en la retpaĝaro de TEJO? Kion vi ne ŝatas en la nuna paĝaro? Ĉiuj viaj komentoj bonvenas!

Chuck Smith
TEJO-estrarano pri Informado

Ĉu vi povas?

Ankaŭ mi deziras uzi "Drupal". Ĉu vi povas doni al mi esperantan tradukon?
Tre, tre dankon!
Lapo Orlandi

elŝuta paĝo

Saluton, vi povas elŝuti la tradukon ĉe Drupalo. Mi esperas aldoni pli al tiu paĝo poste.

Gratulon

Gratulon Chuck!

Jam estas pluraj fotoj de antaŭaj IJK-oj en la reto, eble oni povus uzi kelkajn el tiuj? Cetere, kial ne havi bilarojn en tejo-retejo?

/boriso