LanguagesBilatu |
Vinilkosmo MP3 – nova servo de Vinilkosmo
Post longega preparado finfine Vinilkosmo malfermas publike novan retejon (MP3-servo) komplementa al la jam konata vinilkosmo.com (por aĉeto de fizikaj diskoj). Tiu MP3-servo ebligas laŭleĝe aŭskulti senpage muzikfragmentojn de ĉiuj proponitaj albumoj kaj akiri (page) per elŝutado esperanto-muzikojn. La retejo evoluos en la venontaj monatoj, ĉar momente nur la kategorioj Popo – Roko – Hiphipo - Elektronik kaj kanzono – Tradicia estas provizitaj per la eldonitaj albumoj de Vinilkosmo. Sekve la ceteraj albumoj de la katalogo de Vinilkosmo estos iom post iom aldonitaj laŭ la interkonsentoj kun la artistoj. Jam novaj albumoj estas planitaj aperi tie, kiel ekzemple Esperante de Espo Despo kaj la unua albumo de Kapriol' antaŭ ol ili aperos sur diske! Tiu nova servo de Vinilkosmo malkovrindas ĉar ĝi transiras plian ŝtupon en la disvastigo de esperanto-muziko. Sed antaŭ ĉio por bone kompreni kiel funkcias la MP3-servo konsilindas legi la Helpkonsilojn en la maldekstra menuo malsupre ĉe “Informoj”. Certe tiu ĉi nova retejo iĝos sukcesa ĉe la esperanto-retemuloj kaj ĝi muzikumigos vin mojose... Notu bone la adreson: www.vinilkosmo-mp3.com.
|
Saioaren hasieraNew forum topicsAzken blog argitarapenak
|