BEMI estas grupo de esperantistoj, kiuj biciklas iomete pli ofte kaj serioze ol la averaĝa internaciul(in)o. BEMI provas aranĝi almenaŭ unu internacian biciklo-karavanon ĉiujare, sed ankaŭ servas kiel kontaktilo por tiuj biciklistaj esperantistoj, kiuj preferas sole vojaĝi. La BEMI-anoj kunsidas, se eblas, dufoje jare: somere dum la IJK (Internacia Junulara Kongreso) kaj vintre dum la IS (Internacia Seminario de la Germana Esperanto Junularo). Dum tiuj kunsidoj estas planataj la sekva(j) karavano(j).
Oficiala retpaĝaro de BEMI
Dissendolisto de BEMI