You are here

Blogs

Survoje al eldono 2008: mankas 511 konfirmoj

Dum la pasintaj tagoj la nombro da mesaĝoj kreskis al 550: alvenis konfirmoj, kaj multegaj erarmesaĝoj pro la konfirmomemorigoj kiujn mi dissendis.

Printempa Semajno Internacia: 21. marto ĝis 28. marto 2008 (PSI)

La organizantoj de PSI invitas familiojn, parojn kaj unuopulojn al la ĉijara internacia paska renkontiĝo en Germanio. En tiu jaro ĝi okazas en Waldfischbach-Burgalben je la rando de la palatinata arbarmontaro. Pri la programo kaj la rabatoj por frualiĝintoj vidu la retpaĝon ĉe: http://www.esperanto.de/psi aŭ kontaktu: Germana Esperanto-Asocio, Jörg Gersonde, psi ĉe esperanto.de

Junula foto konkurso de Unesko

Unesko petas partoprenon de 15 ĝis 20 aĝuloj, kiuj sendas fotojn de la tero, kiuj montras la ŝanĝojn de la pasinteco al la nuna stato. Oni povas gajni 40 premioj.

EURplace26 - vidu Eŭropo tra la okuloj de eŭropaj junuloj

Fotokonkurso de la Konsilo de Eŭropo por junuloj gxis 30 jaroj. Oni petas fotojn, kiuj montras la temojn: spertoj de toleranco kaj maltoleranco en Eŭropo kaj diverseco en Eŭropo.

Primitiva Renkontiĝo 2008

Primitiva Renkontiĝo * 30-a de aprilo ĝis 4-a de majo 2008 * Den Dolder, Nederlando * kun kurso por komencantoj * baldaŭ pliaj informoj http://dakje.nl/

Eŭropa juna ĵurnalista konkurso

Enlarge your vision – European Young Journalist Award

Survoje al eldono 2008: mankas 568 konfirmoj

Kvankam daŭre alvenas novaj mesaĝoj, dum la pasintaj tagoj mi sukcesis malaltigi la nombron al malpli ol 350 (inkluzive de plurdekoj da paperaj traktendaĵoj).

Perreta Universitata supera kurso

La fama Jagelona Universitato de Krakovo ofertas plene perretan Esperanto-kurson. Post la fino de la kurso la partoprenantoj ricevas la certifikaton 'Certyfikat', kiu la universitato ankaŭ liveras por aliaj lingvaj kursoj.

Eksterlandanoj nun havas pro tio servo la eblecon partopreni tiun kurson sen deviga cxeesto en Pollando. Por fini la kurson oni devas serioze studi kun parte voĉa perreta trejniĝado kaj ekzameno-prezento de parteto de la akiritaj scioj en sia lando!

800 farendaj

Kvankam daŭre alvenas novaj mesaĝoj, dum la pasintaj tagoj mi sukcesis malaltigi la nombron al malpli ol 800 (inkluzive de plurdekoj da paperaj traktendaĵoj).

Eĉ pli da pacienco, bonvolu!

Mi devas konfesi ke intertempe mi ne sukcesis eĉ trakti unu mesaĝon. Post la ferio (tre bona kaj necesa, cetere) atendis pli da laboro. Fakte, la stako kreskis al preskaŭ 1.000! Nun mi finfine antaŭvidas ke mi povos dediĉi plurajn tagojn al Pasporta Servo, sed mi bezonos almenaŭ 10 tutajn seninterrompajn tagojn por trakti ĉion. Do mi bezonos minimume la reston de la monato nur por trakti tion.

Tial mi volas averti jene:

Saluton!

Karaj legantoj de tejo.org!

Adiaŭo!!!

Karaj gelegantoj kaj gevizitantoj de tejo.org !
Jam pasis unu jaro de mia volontulado. Mi esperas ke mi bone plenumis miajn taskojn kaj interese kontribuis al tiu retpagxo.

5a Junulara Forumo de UNESKO en Parizo

TEJO, kiel junulara sekcio de UEA, reprezentis esperanto junularon en Parizo dum Forumo de UNESCO. Jen la raporto de niaj reprezentantoj.

PSKK alproksimiĝas!

La PSKK estas la aŭtuna renkontiĝo de FLEJA. Dum la Post Somera KlaĉKunveno oni inter alie postĝuas la somerajn aranĝojn kaj antaŭĝojas la vintrajn. Estas interŝanĝo de fotoj, oni rakontas, prelegas, ktp.

Por pliaj informoj: www.esperanto.be/pskk

TEJO Tutmonde 5 - jam en la reto!

La kvina numero de TEJO Tutmonde (pdf) jam legeblas en la Reta Jarlibro http://reto.uea.org/

Pages

Subscribe to RSS - blogs