LukiZ's blog

Prezidanta blogo: memorigo pri elekto de Komitatanoj B de TEJO

En la unuaj tagoj de marto komenciĝis elekto de Komitatanoj B de TEJO en kiu voĉdoni rajtas ĉiu individua membro de TEJO. Leteroj kun balotiloj kaj klarigoj kiel voĉdoni estis dissenditaj same komence de marto al tiuj, kiu havis validan membrecon por 2012. Poste leteroj estis sendataj al (re)aliĝintoj tiuj post registrigo de ilia membreco.

Prezidanta blogo: kiuj temoj por la estrara kunveno?

Estraro de TEJO laboras dum tuta jaro pere de interreto kaj kelkfoje jare renkontiĝas ankaŭ en reala mondo. Tiaj regulaj tutestraraj renkontiĝoj okazas dufoje jare: printempe kaj aŭtune. Tiam ni havas okazon ĉeeste, dum 2-3 tagoj intense kunlabori pri plej gravaj aferoj.

Prezidanta blogo: rolo de komitatano

Lige kun la proksimiĝanta fino de oficperiodo de la TEJO-Komitato kaj bezono varbi novajn homojn al ĝi, oni diskutis kio ekzakte estas rolo de unuopa komitatano. Tion priskribas neniuj dokumentoj de TEJO, malkiel rolon de la tuta Komitato. Kelkaj komitatanoj prezentis siajn opiniojn kaj tiel kreiĝis kurta resumo pri rolo de komitatano

Prezidanta blogo: Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO

Kiel rilatas TEJO al la angla lingvo? Ĉu TEJO subtenas je EDE? Kio estas la lingva problemo de internacia komunikado? Ĉu ni deziras, ke la mondo havu nur unu lingvon? Tiujn kaj plurajn aliajn demandojn rilatajn al lingvopolitiko pritraktis lastatempe Komitato de TEJO.

Prezidanta blogo: Laborplano de TEJO

Kontinuante la temon de la antaŭa enskribo, do rezultojn de la lasta komitata kunsido, jen mi pli detale prezentos la unuan eron. Laborplano de TEJO-Estraro 2011-2012 estas dokumento, kiun pretigas Estraro de TEJO kaj aprobas la Komitato. Ĝi enhavas ĝeneralajn planojn de TEJO por la plej proksima jaro dividitajn laŭ estraraj fakoj

Prezidanta blogo: reaktivigo

Saluton karaj! Komencante la novan jaron mi jen rekomencas prezidantan blogon, kiun siatempe havis David-Emil Wickström. Pere de ĝi mi klopodos laŭeble regule informi Vin pri tio kio okazas ene de nia organizo kaj espereble ankaŭ ricevos iom da reagoj. Por komenci – fulmrapide pri la ĵus okazinta en Gdansko Eksterordinara Komitatkunsido.

Syndicate content