LanguagesSearch |
Adreslibro de 2010
Kvankam ĝi aspektas simile, la ekzemplero 2010 de Pasporta Servo estas tre malsama, ĉar ĝi estis kompilita per alia metodo, kaj ĝi parte inkluzivas la datenojn de tiu ĉi retpaĝaro. Ĝi ankaŭ enhavas informojn de gastigantoj kiuj aperis en la adreslibro de 2008 (eventuale kun ŝanĝoj, se oni informis pri ili al la oficejo de TEJO aŭ al landa organizanto). Ĝi do enhavas ankaŭ malfreŝajn datenojn (kiuj tiam estas indikitaj per bildo de horloĝo). Se vi ne ankoraŭ membriĝis en pasportaservo.org, ni kore invitas vin tion fari ĉar, estonte, ĝi estos la sola fonto por kompili la adreslibron. Ĉiuj devas membriĝi, eĉ se vi jam aperis en la adreslibro de 2008. Tamen, vi povas sendi mesaĝon al pasportaservo@tejo.org aŭ kontakti la oficejon de TEJO por kunhelpe membriĝi aŭ por ke oni membrigu vin (vidu kiel kontakti la oficejon tie). Pro tiuj gravaj kaj nepraj eventoj okazintaj dum la jaro, ni bedaŭrinde devas agnoski ke tiu libro enhavas erarojn, kaj pro tio la kompilanto persone kaj sincere bedaŭras kaj petas pardonon. Ni promesas ke la venontaj eldonoj estos pli bonaj. La adreslibro estas ankaux aĉetebla diversloke, ekzemple ĉe la libroservo de UEA.
|
User loginNew forum topicsRecent blog posts
|