LanguagesSearch |
Vojaĝu al Kubo kun signifa rabato!
Ĉu vi ŝatus partopreni la ĉi-jaran IJK-n, kaj revas ekhavi unikan sperton en la unika lando Kubo –– sed la flugokosto detenis vin de definitiva decido? Ne plu hezitu, venu al IJK! Jen via ŝanco vojaĝi al Kubo : ni ĝojas informi, ke la partoprenantoj de la IJK povas ĝui tre signifan rabaton, flugante per Cubana de Aviación, 80-jara kuba flugkompanio. La netaj prezoj el Eŭropo (kun impostoj laŭ prezoj de decembro 2009) estas: La kondiĉo por ricevi la rabaton estas elpago de la plena kongresa kotizo (tio servos kiel 'asekuro' vidpunkte de la flugkompanio). La biletoj aĉetitaj ne estos redoneblaj kaj ne eblos flugi per alia kompanio ol Cubana. La oferto estas nome de la flugkompanio kaj validas ĉiuj ties reguloj. TEJO ne respondecas pri la ofertoj nek povas garantii disponeblon, prezojn aŭ kondiĉojn. Rapidu por profiti la ŝancon de tiom konsiderinda rabato! Cubana havas nur malmultajn flugojn semajne kaj la nombro de lokoj estas ja limigita. Ni ĝojos vidi vin en la IJK!
|
User loginNew forum topicsRecent blog posts
|