LanguagesSearch |
IJK 2012 ne okazos en JapanioTEJO tre bedaŭras la anoncon ke en la jaro 2012 IJK bedaŭrinde ne okazos en Japanio. Post kelkaj organizaj malfacilaĵoj, la Japana LKK devis rezigni pri organizi la kongreson. Kelkaj ŝanĝoj de la ejo, de la organiza teamo kaj manko de volontuloj helpi kunorganizi estas validaj kialoj pro kiuj ni devis akcepti la rezignon. Amikoj el Japanio petas sinceran pardonon kaj esperas ke tamen venos tempo, kiam ili povos plene sukcese organizi IJKn. Sekva paŝo estas urĝe trovi novan landon, ejon kaj organizan teamon por ke oni tamen povu ĝui IJK-etoson en la jaro 2012. La temo estos diskutata en la baldaŭa Komitat-kunsido dum JES. Ni invitas vin ĉiujn kun proponoj anonci sin al ijk@tejo.org. Ĉiujn novaĵojn rilate al ĉi-jara IJK ni tuj publikigos en tejo.org. Malgaje sed optimisme, Tina Tišljar
Pri la evoluoj raportas by Robert Weemeyer
|
User loginNew forum topicsRecent blog posts
|