LanguagesSearchAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
prezidanta blogo - esperanto havas riĉan kulturon...
Bedaŭrinde kelkaj esperantistoj kredas ke tiu senpaga elekto ne sufiĉas. Por ili la plej bona maniero videbligi nian muzikan kulturon estas senpage disponebligi rete eldonitan Esperanto-muzikon protektitan de kopirajtaj leĝoj sen demandi la eldonistojn kaj artistojn. Tio bedaŭrinde estas unu el la plej bonaj manieroj mortigi la eblecon montri kaj distribui nian riĉan muzikan kulturon. Produktado de diskoj, plej parte eldonitaj de la franca Esperanto-eldonejo Vinilkosmo (www.vinilkosmo.com), kostas multe. Por la eldonejo ĉiuj diskoj estas investo kun financa risko kaj la eldonejoj nur povas produkti novajn se la jam eldonitaj estas venditaj. Disponebligi tiujn diskojn senpage en la reto aŭ kopiante ilin de amikoj klare malhelpas al la eldonejoj enspezi sufiĉe da kapitalo por povi eldoni novajn diskojn kaj tiel mortigas la ekonomian bazon por novaj diskoj. Pro unu tia retpaĝo, kiu nun senpage disponebligis 7 diskojn eldonitajn de Vinilkosmo, Vinilkosmo decidis halti la produktadon de novaj albumoj ĝis la posedanto de la blogo forprenos la materialon de sia paĝo. Ĝis nun ŝli ne reagis... Tiaj minacoj al Esperanto-muziko estas grava kaj havos konsekvencojn por la tuta Esperanto-movado. Halto de profesia eldonado de Esperanto-muziko senhavigas nin de unu el niaj plej gravaj varbiloj por Esperanto, kiu montras ke ĝi ne estas artefarita lingvo sen kulturo sed fakte viva kultura fenomeno. Tiu-ĉi evento ankaŭ rekte trafas la agadon de Eurokka kaj ankaŭ TEJO kies faka sekcio ĝi estas. Muzike, david-emil P.S.: Paranteze indas mencii ke Vinilkosmo ne multe enspezas kiel firmao kaj apenaŭ profite laboras. La profito de vendado de diskoj estas tuj reinvestita en eldonado de novaj albumoj.
|
User loginNavigationNew forum topics
Recent blog posts
Monda Kalendaro
|
vinilkosmo denove produktas
hodiaŭ venis la ĝoja novaĵo ke la retpaĝo kio distribuis diskojn de vinilkosmo senpage malaperis el la reto. vinilkosmo nun reeklaboris. la sekva albumo, nun en produktado, estas de supernova - aperonta baldaŭ