Oficiala lanĉo de Amikumu!


Amikumu nun lanĉiĝas pro la Semajno de Internacia Amikeco (19-26 feb). Per Amikumu.com, vi povas facile amikumi kun aliaj esperantistoj tra la tuta mondo. Vi povas trovi proksimajn amikojn, homojn kun samaj interesoj kaj ankaŭ libere diskuti en niaj novaj babilejo kaj forumo.

En Amikumu ĉiu povas krei profilon en kiu li aŭ ŝi prezentas sin. Vi povas aldoni pri kio vi interesiĝas kaj alŝuti fotojn. Poste eblas en Amikumu serĉi esperantistojn, ekzemple laŭ interesoj, kaj aldoni certan personon - amikon - al via konto. Similas al la eblecoj, kiuj donas la retejoj de MySpace kaj LiveJournal.

Verŝajne la plej interesa opcio en Amikumu estas la ebleco vidi ĉiujn uzantojn sur Google Maps. Tiel oni povas vojaĝi ĉirkaŭ la mondo vidante kie kiu loĝas. Eĉ estas aparta paĝo kiu montras al vi liston de uzantoj ordigitaj laŭ proksimeco al vi, do vi povas malkovri nekonatajn esperantistojn eĉ en via urbo!

Ni konstatis, ke ne ĉiam facilas ekhavi kontaktojn kun esperantistoj, ĉu en propra regiono, ĉu kun samaj interesoj. Momente ĉefe post longa aktivado ene de la movado kaj ĉefe per renkontiĝoj, eblas ekhavi internacian amikaron. Per Amikumu, vi povas pli facile interkonatiĝi kaj plene uzi la avantaĝojn de la Interreto.

Estas multaj planoj pliampleksigi la potencojn de Amikumu. Ekzemple ni intencas doni al vi la eblecon krei grupojn (alternativon al Jahugrupoj), vikiojn kaj blogojn. Sendu al ni viajn proponojn por ke ni ĉiuj povu pli facile amikumi internacie! Do, ek! Iru al www.amikumu.com kaj amikumu!