IJK 2007 - tria tago

ijk07-logo
Saluton!
Ne pensu ke mi forgesis aldoni novajxojn el Hanoi ;)
Sed mi devas tuj konfesi ke aferoj cxi tie igxas tre agrablaj kaj bonaj, certe estos multe malpli da tempo por retumi.
Mi ecx ne plu skribos pri tre interesaj prelegoj kaj diskutoj, kaj kiel bone estas organizitaj, cxar jam estas kutimo ke la LKK faras tre bonan laboron.
Sed vespera programo hieraux estis nekredeble bona. Post la kultura programo kiun por la partoprenantoj preparis lokaj junuloj, tre bona kaj abunda, granda novajxo estis unua diskeja nokto. Cxiuj malpacience atendis tion, kaj vere estis tre sukcesa kaj bonega vespero. Leo bone sukcesis krei muzikan fonon por la etoso kiu simple devis esti nekredeble bona kun granda amaso de junuloj el la tuta mondo, pretaj amuzigxi lauxeble pli. Ecx varmeco ne sukcesis rompi tion. Kaj en gxusta momento venis ankaux labambo. Kaj tion aparte malpacience atendis multaj plurjaraj kongresanoj. Sed, evidentigxis ke plej fresxaj komencantoj bezonis iom da ekspliko, kaj tial oni ecx haltis la muzikon kaj faris kurseton pri bambumado per mikrofono. Do, por la unua nokto, estis tre amuze kaj bone. Ni esperu ke komencantoj rapide lernos, same kiel ili lernis Esperanton ;) Kiel programite, diskejo fermigxis pordon je la 23a30, sed tio ankaux ne estis tro malgxojiga afero, oni sukcesis amuzigxi alimaniere gxis la noktofino.
Cxefa ideo de la hodiauxa programo estis internacieco. Post la matenaj prelegoj, posttagmezo estis rezervita por la festivalo de kulturoj kaj mangxajxoj. Kiel cxiam en Esperanto-renkontigxoj, cxiuj tre multe gxuis la programeron. Estis vere bele vidi prezentajxojn de la landoj kiujn oni eble neniam sukcesos viziti, kaj eble gxuste pro tio estis tiel agrable gustumi verdan teon el Japanio, mangxi krakpanon el Danio, vidi posxtkartojn el Francio, skribi sian nomon en la Koreia, lerni pri Havaiaj kutimoj, gustumi vjetnamajn fritajxojn, ekscii pli pri Nepalo, pri lingvoj en Afriko, vidi Auxstralan flagon aux fotigxi kun Brazilanino ktp. Etoso kiun povas krei nur Esperantistoj venantaj de la tuta mondo.
Ho, mi preskaux malfruos al la koncerto nun! Morgaux ni iras al la tuttaga ekskurso, kaj vi versxajne devos atendi iom pli longe por legi novajxojn. Sed, ne zorgu, venos baldaux, espereble kun belaj fotoj el Vjetnamio.
Salutas vin partoprenantoj de la 63a IJK en Hanoi, en Vjetnamio,
hara
rapida foto-raporto