IJK 2008 en Hungario

Venontjara IJK okazos en Hungario, en la urbo Szombathely, inter la 26a de julio kaj la 2a de aŭgusto 2008, decidis TEJO-estraro. Hungara organiza teamo, kun helpo de internaciaj geamikoj, prilaboras ret-paĝaron kun pli da informoj - kotizoj, ejoj, programo, ekskursoj. Rezervu tempon por IJK-umi, kaj revenu ĉi tien por sekvi novaĵojn!

Szombathely /:sombathej:/ situas ĉe la okcidenta landlimo de Hungario. Ĝi estas regiona centro kun ĉ. 80000 enloĝantoj, kun riĉa kultura vivo. La urbo estis fondita antaŭ 2000 jaroj, fare de pensionigitaj romiaj soldatoj - la kulto de la romiaj tempoj ankaŭ nuntempe estas ege grava: rigardu ekz. ĉe www.savariakarneval.hu
Szombathely estas facile atingebla de Vieno, Graz (Aŭstrio) kaj Budapeŝto (per rektaj trajnoj).
Ĉar Szombathely estas landlima urbo, ĝi estas tre malfermita al aliaj kulturoj: ekzistas ĉi tie 3 minoritataj urboregistaroj (kroata, cigana, germana), kaj ofte oni okazigas minoritatajn festivalojn. Tio estas aparte grava el la vidpunkto de la IJK, ja la jaro 2008 estas la jaro de Interkulturaj Dialogoj - tion oni povas praktike prezenti en Szombathely.