Mi traktis ĉiujn respondilojn kaj aliĝilojn kiuj alvenis ĝis la 28a de decembro. La adreslibro, kun 1225 gastigantoj en 90 landoj, nun estas presata kaj dissendata, kaj atingos la gastigantojn kaj la libroservojn en marto. Krome, mi aktualigis la mapojn kaj adresinformojn en la hejmpaĝo. Mi esperas ke mi povos en marto publikigi la unuajn ŝanĝojn kaj aldonojn.