
La Konsilio de Eŭropo (KdE, www.coe.int) organizas lingvokursojn por aktivuloj de junularaj asocioj, kaj ankaŭ membroj de nia asocio rajtas partopreni. La kursoj estas internaciaj kaj tre favorkondiĉaj por la partoprenantoj.
La programo por la jaro 2008 inkluzivas jenajn lingvokursojn:
*Franca lingvo* (Francio, European Youth Centre Strasbourg, Dato: 6a de aŭgusto - 3a de septembro, 30 partoprenantoj).
*Germana lingvo* (Germanio, Europa–Kolleg Kassel, Dato: 28a de julio - 22a de aŭgusto, 26 partoprenantoj)
*Hispana lingvo* (Hispanio, Mollina, Eŭrupa-Latinamerika Junulara Centro, Dato: 7a - 25a de julio, 15 partoprenantoj, prioritate enloĝantoj de ne-EU-landoj)
*Rusa lingvo* (Ruslando, Moskvo, Dato: 23a de junio – 19a de julio, 20 partoprenantoj)
*Itala lingvo* (Italio, Provinco de Trento, Dato: 30a de junio - 19a de julio, 20 partoprenantoj)
*Araba lingvo* (Maroko, Dato: aŭ 30a de junio - 25a de julio, aŭ 7a de julio - 1a de aŭgusto, ankoraŭ ne certa).
Por kiu estas tiuj kursoj?
La partoprenantoj de la kursoj...
- estu Individua Membro de TEJO aŭ membro de LS de TEJO
- estu aktiva en TEJO aŭ sia LS
- estu aĝa inter 18 kaj 30
- estu bone informita pri sia organizo (TEJO), ĝia strukturo kaj laboro kaj preti prezenti ĝin al la aliaj partoprenantoj
- interesiĝu pri la interkultureco de la kurso
- havu bezonon por evolui interkulturaj lingvokompententoj
- estu preta kontribui al la programo kaj la grupaj aktivecoj, kaj respondecu pri sia propra lernprogreso
- estu preta venontece aktivi en sia organizo kaj pluuzi la gajnitajn spertojn
La kursoj NE ESTAS por...
- lingvaj komencantoj kun NULA lingvonivelo
- homoj kiuj ne pretas aktive kontribui al la kurso
- homoj kiuj jam iam partoprenis en la Interkultura Lingvo Programo de KdE
Kondiĉoj por partopreno
La aliĝkostoj de la kurso estas 100 EUR (pagenda surloke) kaj inkluzivas la kurskostojn, la loĝadon kaj manĝadon dum la kurso.
La vojaĝkostojn de la partoprenantoj (loĝloko al la kursa loko) devas esti kovrita far la partoprenanto mem, TEJO ne povas ilin kovri. Por partoprenantoj kiuj ne povas mem kovri siajn kostojn, la Sekcio pri Junuloj kaj Sporto de KdE (DYS) havas malgrandan fonduson kaj subtenas unuopajn kandidatojn. Tiuj kandidatoj turnu sin al la TEJO oficejo, ĉar ili ricevos aldonan rekomendleteron por la DYS.
Kandidatiĝ- kaj elektprocedo
TEJO kiel Internacia Junulara Organizo rajtas rekomendi 3 aktivulojn po lingvo. Post ricevi ĉiujn kandidatiĝojn de aktivuloj, la TEJO-estraro decidos pri subteno de ĉiu unuopa kandidatiĝo. La Sekcio pri Junuloj kaj Sporto de KdE (DYS) elektos el la proponoj de la asocioj la grupetojn de partoprenantoj por ĉiu kurso (15-30 personoj).
1. Iru al la retejo http://coe.opencontent.it kaj registriĝu.
2. Plenigu la kandidatiĝan formularon. ANKORAŬ NE FORSENDU!
3. Printu la formularon ANTAŬ ol forsendi ĝin (aŭ ekz. pdf-igu la
retpaĝon, se vi scias kiel)
4. Post forsendo de via kandidatiĝformularo, vi ricevas retpoŝton kun referenca numero.
5. Sendu al la oficejo de TEJO (oficejo ĉe tejo.org) la skanon de via kandidatiĝformularo (aŭ la pdf-n), kaj indiku la referencnumeron. Fakso ankaŭ enordas, se ne aliel eblas. Ne hezitu aldoni pliajn detalojn pri viaj aktivecoj por ke ni povu verki pli belajn rekomendleterojn.
Poste, la estraro de TEJO el ĉiuj kandidatiĝoj elektas maks. 3 po
lingvo, verkos individuajn rekomendleterojn kiuj al la KdE klarigos kial ĝuste vi partoprenu en la kurso kaj plusendos.
Limdatoj/tempoplano:
- 31.3.: Limdato por sendi viajn aliĝformularojn al la TEJO-oficejon
- 04.4.: La estraro elektis la maks. 3 kandidatojn po kurso, verkis rekomendleterojn, la TEJO-oficejo forsendis ilin al la KdE
- 01.5.: Plej frue je tiu dato la KdE anoncos la elektitajn
partoprenantojn de la kursoj.
- la elektitaj partoprenantoj devas partopreni la kurson plendaŭre. Post sia partopreno ili sendu raporton pri siaj spertoj al TEJO.
Ne maltrafu tiun eblon kaj kandidatiĝu!
Bonan ŝancon!