ILEI-konferenco, 29 julio-5 aŭgusto 2008 , Portonovo (Benino)

ILEI

AFRIKAJ SAMIDEANOJ ATENDAS VIN!

Rapidu aliĝi al la konferenco ĝis La 1-a de majo, ĉar por LOĜ-, MANĜ- KAJ EKSKURS- mendoj, KIUJ ATINGOS nin post la 1-a de majo 2008 oni devas aldone pagi 10% PRO MALFRUA MENDO.

Instruistoj de Esperanto por la Planedo Tero

Kial ILEI nun konferencos en Afriko? estas ofta demando de esperantistoj al estraranoj de ILEI.

Ni havas kelkajn bonajn kaj gravajn kialojn por tio.
* En ajna aranĝo ni vidas malmultajn samideanoj el Afriko, do, venis tempo por pensi pri alternativo kaj ILEI akceptis defion
* ni konferencos en Afriko, en Benino, en Portonovo tuj post UK.
* ILEI konferenco en Afriko en la jaro 2008 estas grava evento kaj por Esperanto-movado entute kaj por historio de ILEI kaj por E-movado en Afriko.
* Por omaĝi kaj kuraĝigi lokajn samideanojn, doni instigon al pliaj paŝoj kaj helpi disvastigi nian lingvon en la tuta mondo.
* Indas ne nur cheesti gravan eventon, sed ankaŭ intershanĝi spertojn kun niaj afrikaj samideanoj, kontribui al disvastiĝo de nia lingvo en la tuta mondo kaj ĉerpi inspiron el ilia entuziasmo.
* Por konatigi lokajn autoritatojn kaj intelektulojn kun esperanto-medio kaj ebligi daŭran kunlaboro de esperantistoj kaj ne esperantistoj ankaŭ en Afriko.

Ĉefa celo de la konferenco estas kontribuo de ILEI al la progreso de Esperanto en Afriko, transdono kaj interŝangho de instruspertoj, sed ne malpli gravas ankaŭ profiti interkulturan
renkontiĝon inter Afriko kaj aliaj kontinentoj, spertighi pri afrika Esperanto-movado, per Esperanto ekhavi kulturajn konojn pri la landoj de la partoprenantoj, enrigardi la ĉiutagan vivon, starigi verajn interhomajn personajn kontaktojn, kiuj kresku al multjara kunlaboro ene de nia movado kaj ekster ĝi.
Pro ĉio ĉi ni ĉiuj devos strechi niajn fortojn kaj klopodi organizi kelkajn seminariojn, specialajn kaj lingvajn kursojn, ankaŭ organizi seriojn de prelegoj, siaspecan Konferencan Universitaton de ILEI.

Afriko de proksime — ĝia kulturo malfermiĝos tuj antaŭ Viaj okuloj!

Se Vi ne povas veni persone kaj ĉeesti la konferencon fizike ni ege petas Vin subteni la konferencon per financa helpo kaj subvencii partoprenon de kiom eble pli da instruistoj kaj instrukapabligadon de junaj instruemuloj el Afriko per enpagoj al la konto de ILEI che UEA (ilek-a) aŭ al Afrika Fondaĵo de UEA, ĉiam kun indiko „Benino 2008“. Sed pli bone plenigi aliĝilon kaj partopreni en la unua en historio granda internacia porinstruista E-aranĝo en Afriko.

Informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondiĉoj en retpaĝo.
Ankaŭ bv. vidi retpaĝon. Ne neglektu sinceran inviton de lokaj samideanoj!

Se vi havas demandojn, proponojn au komentojn — Vi chiam estas bonvena skribi al:
Aida Cižikaite aidute ĉe mail.lt (ILEI-estrarano pri konferencoj) kaj
Charles Alofa alofkarlo ĉe yahoo.fr (prezidanto de LKK).

La 41-a Konferenco de ILEI en Portonovo (Benino)

29 julio-5 augusto 2008

BONVENON!