LanguagesSearchAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Pasporta Servo 2008: elektronika anstataŭ papera ekzempleroPardonon pro la longa prokrasto de tiu ĉi informo. Montriĝas ke multaj gastigantoj tamen ne ricevis sian 'senpagan' paperan ekzempleron de Pasporta Servo. Laŭ mia peto la presejo detale esploris kaj informiĝis, kaj certigas ke ĉiuj adreslibroj por gastigantoj estas dissenditaj. La problemo ŝajne do okazis ie survoje, inter la poŝtoficejo en Pollando kaj la adresoj de gastigantoj. Dum UK mi diskutis la situacion kun la prezidanto de TEJO, Gregor Hinker. Nun jam estas tro malfrue por represi kaj resendi adreslibrojn. Krome, TEJO tute ne povus pagi tion. Tial ni decidis helpi al gastigantoj per elektronika ekzemplero, kiun ili povas uzi dum la resto de la jaro. Bonvolu sendi al mi mesaĝon se vi ne ricevis vian paperan ekzempleron, kaj ŝatus ricevi elektronikan ekzempleron anstataŭe. Vi ricevos ligon al la PDF-dosieroj. Kvankam nek mi, nek TEJO, respondecas pri fuŝoj de la polaj kaj/aŭ tutmondaj poŝtaj servoj, ni ĉiuj sincere bedaŭras ke ĉi-jare vi ne ricevis paperan ekzempleron. Kune kun TEJO kaj la presejo ni provos zorgi ke venonta eldono atingos vin. Derk Ederveen |
User loginNavigationNew forum topics
Recent blog posts
Monda Kalendaro
|