Kvara ĉi-jara numero de TEJO Tutmonde rete atingebla

Ekde hodiaŭ, la 15-a de Aŭgusto, la kvara ĉi-jara numero de TEJO Tutmonde, la membrogazeto de TEJO, estas rete atingebla por TEJO-membroj en "teko" de la reta jarlibro (reto.uea.org).

En ĉi tiu numero aperis la jarraporto 2007-2008 de TEJO, la financa jarraporto 2007, festparolo de nia prezidanto pri la 70-jarigho de TEJO, raporto pri TEJO-komitatkunsido kaj raporto pri Esperantaj retradioj.