Ĉu Pasporta Servo jam mortis?

Saluton. Mi registriĝis ĉe la forumo por havi eblecon demandi:
Ĉu Pasporta Servo jam mortis?

Fakte, mi kaj miaj konatoj ne ricevis libron de PS por 2008. (Malgraŭ ke dum jaroj estis registritaj en PS)

Krome, ni ne ricevis re/aliĝilon por konfirmo de nia partopreno por 2009.

Kiam mi mem sendis leteron al reta adreso de Pasporta Servo, do mi ricevis neniun respondon.

Ĉu TEJO ne plu okupiĝas pri PS?
Ĉu PS vere mortis?

Bedaŭrinde, ĉar tio estis bonega projekto... :(((