Somera Esperanto-Kurskunveno de KEJ

... okazos de 21a ĝis 23a de aŭgusto 2009 en Wonju, Korea Respubliko. Jen la detaloj, kiujn sendis al mi nia korea komitatano.


Kun granda plezuro, mi informas vin pri Somera Esperanto-Kurskunveno de KEJ, okazonta ekde la 21-a ĝis la 23-a de aŭgusto 2009. Ni organizas ĝin supozante kvardekojn da ĉeestantoj aŭ pli.

Ĉi-jare ĝi okazos kunlabore kun la Esperanto-rondo de univ. Yonsei (Wonju-kampuso), kio montras plifirmiĝantajn rilatojn inter KEJ kaj universitataj E-rondoj. Des pli ĝoje, la partoprenkotizo relative malmulte kostas, danke al koreaj patronoj kaj aŭspicio de univ. Yonsei.

Titolo:
Somera Esperanto-Kurskunveno de KEJ
Dato:
Ekde la 21-a(vendredo) ĝis la 23-a(dimanĉo) de aŭgusto 2009
Loko:
Univ. Yonsei, Wonju(Esperantige Ŭonĝu), Korea Respubliko (ĉirkaŭ 1.5 horojn de Seulo)
Kotizo:
25000 ŭonoj (Eksterlandanoj rajtas ĉeesti tute senpage)
Programeroj (provizoraj):
Kursoj de Esperanto (baznivela kaj meznivela), Prelego pri historio kaj kulturo de Esperantujo, Bankedoj, Ekskurso, Lerni sportodancon de univ. Yonsei...ktp. (pli da aliaj sekvontaj)
Aliĝo:
Sendu viajn nomon, aĝon, sekson, Esperanto-nivelon, kaj aliajn aferojn bezonatajn por vi, al gloro (ĉe) saluton.net.

Plej amike,

Song Ho-young
Prez. de Korea Esperanto-Junularo
Komitatano A kaj Azia komisiito de TEJO