Kio estas Pasporta Servo?

[us][en] What is this? - [pl] Co to jest? - [ro] Ce este? - [se] Vad är?

[eo] Esperanto en la praktiko

Pasporta Servo de TEJO estas unika servo, kiu jam ekzistas dum pli ol 30 jaroj, ekde 1974. Ĝi servas ne nur al ĝiaj Esperanto-parolantaj gastigantoj kaj gastoj, sed ĝi samtempe facile kaj klare montras al ekstera publiko ke Esperanto utilas kaj funkcias. Eblas eĉ varbi per Pasporta Servo. Multaj homoj lernas Esperanton nur ĉar ili volas vojaĝi per Pasporta Servo. Ĉu vi ne jam aŭdis pri ĝi? Mi klarigu.

Malmultekosta vojaĝado

Per Pasporta Servo eblas malmultekoste vojaĝi. Ĝi estas internacia gastiga reto. Vi povas senpage tranokti ĉe la 1364 gastigantoj en 89 landoj kiuj aperas en eldono 2005. Komence de ĉiu jaro aperas nova listo da gastigantoj. Se vi aĉetas la liston, vi rajtas uzi la servon. Tute simple, ĉu ne? Kaj se vi petveturas, restas nur manĝokostoj dum via vojaĝo. Jen bonega maniero por ekkoni landojn kaj homojn per Esperanto. Ni mem ekzemple gastis ĉe finnino el Mikkeli, kiu montris al ni la malsanulejon kie ŝi laboris, ĉe la urbestro de Kassel, kie ni kampadis en la ĝardeno, kaj ni rajtis uzi la saŭnon de gastiganto el Helsinki.

Agrabla gastigado laŭ viaj propraj kondiĉoj

KusxiEblas eĉ ŝpari la kostojn de la listo. Se vi mem fariĝas gastiganto, vi ĉiujare senpage ricevas la novan liston de gastigantoj, kaj do ankaŭ senpage rajtas uzi la servon. Kaj krom tio, vi akceptos interesajn gastojn en via hejmo. Kompreneble, gastigado okazas laŭ viaj propraj kondiĉoj, kiujn vi presigas en la listo. Multaj gastigantoj ekz-e postulas antaŭan skriban peton, dum aliaj simple diras 'venu proprariske, sed mi ofte forestas'. Multaj diras 'kunportu dormsakon, vi devos dormi surplanke, kaj mi havas nur unu ĉambron', sed kelkaj ofertas gastliton en aparta ĉambro. Preskaŭ ĉiuj gastigantoj mencias maksimumajn nombrojn da gastoj kaj tranoktoj. Ofte nur unu gasto dum unu nokto, sed foje 10 gastoj dum monato! Multaj gastigantoj eĉ ofertas matenmanĝon, dum kelkaj petas modestan rekompencon por tio. Ni mem ekzemple gastigis kelkajn hungarojn, kiuj malfeliĉe lasis sian (tre bongustan!) kolbason en nia fridujo, du koreanojn, kiuj finmanĝis nian ujon da hispana pipro jam dum la matenmanĝo, du germanojn, kiuj volis sekiĝi post pluraj tagoj da tendumado en nederlanda pluvego, familion da svedoj, kun kiuj ni ĵonglis sur la herbejo, grupon el Taĝikio, kun kiuj ni kantis kaj gitarludis, kaj usonanon, kiu tre miris pri la fakto ke nederlandanoj "malgrandigas" ĉiujn vortojn.

Por ĉiuj aĝoj

Pasporta Servo estas interesa por ĉiuaĝaj homoj. Junuloj gastigas en siaj studentaj ĉambroj, kaj petveture aŭ trajne malkovras la mondon dum la feriaj monatoj. Foje ili gastas ĉe Esperantistoj kiuj havas kvaroblon de la propra aĝo, sed tio ne malhelpas agrablan babiladon kaj interesan interŝanĝon de spertoj kaj ideoj. Familioj ofte pretas gastigi plurajn personojn, kaj mem uzas la servon sammaniere. Malpli junaj homoj havas multan tempon por vojaĝado, kaj preferas la pli komfortajn gastigajn adresojn. Kaj kiam la aĝo iom post iom malfaciligas vojaĝadon, ili daŭre povas akcepti interesajn gastojn en siaj hejmoj.

Ĉiaj gastigantoj

DanciLa listo enhavas tre variajn gastigantojn. Gastiganto en Cotonou, Benino, volonte gastigas 10 personojn dum unu monato, sed (prave) ne ofertas manĝadon. Iru al Taŝkent, Uzbekio, nur se vi estas sperta Esperantisto, aŭ por rapide majstri la lingvon: "Kiu malbone parolas Esperanton, tiu estos instruata per bastona metodo kaj lernolibro". Se vi ŝatas insulojn, elektu inter Malto, Reunio, Samoo kaj Hawaii! Restu dum 7 tagoj en suda Francio ĉe ekologia duopo, se vi dumtage helpas en montara laboro, kaj vespere helpas muzikadi. Gastiganto en Santa Barbara, Filipinoj, avertas vin kunporti muskitoreton. En Hannover, Germanio eblas prunti kaj parki biciklon. Gastiganto el Cochabamba, Bolivio, skribas ke portantoj de kokaino estos tuj pafitaj. Kaj gastigantino en Rusio skribas "Venu se vi ŝatas trankvilecon de arbaroj, belecon de arbarlagoj, kolekti arbarberojn kaj fungojn, kaj se vi laciĝas de la bruo de grandaj urboj." Kaj tiel plu...

Praktika libreto

La listo unuavice estas praktika. Ĝi estas kompakta, malpeza, A5-formata libreto, kiun oni facile konsultas dum vojaĝo. La lasta eldono premas 23 mapojn, 1364 adresojn, enkondukon kaj indekson en 224 paĝojn, kaj pezas nur 155 gramojn. Malgraŭ tio, vi ne bezonos lupeon por legi ĝin. La listo aĉeteblas ĉe la libroservo de UEA, kontraŭ € 15, kun triona rabato se vi mendas tri aŭ pli. Aldoniĝas sendokostoj je 10% kun minimumo de € 2,25. € 15 estas multe, sed pripensu ke per vendado de la listo ni devas kovri ĉiujn kostojn de Pasporta Servo, inter kiuj presado, kaj senpaga sendado al pli ol 1000 adresoj tutmonde! Kalkulu mem... Cetere, kelkaj libroservoj kaj Landaj Organizantoj aŭ Landaj Sekcioj de TEJO vendas ĝin kontraŭ pli favoraj prezoj. Rapidu, ĉar la eldono ĉiam rapide finvendiĝas!

Aktualaj informoj

Dum la jaro tiu ĉi TTT-hejmpaĝo de Pasporta Servo informas pri adresŝanĝoj kaj novaj adresoj al posedantoj de la listo.

Kiel fariĝi gastiganto?

Se vi parolas Esperanton, vi povas aliĝi al la servo kiel gastiganto. Tiukaze vi ricevos la liston, kaj vi povos senpage uzi la servon.

Sendu mesaĝon por peti elektronikan aliĝilon per retpoŝto. Menciu ekzakte "Pasporta Servo Aligxilo" en la temlinio!

Vi ankaŭ povas rekte plenigi retan aliĝilon.

Limdato (strikta!) por la venonta eldono estas la unua de novembro.

Kiel aĉeti la liston?

Se vi volas uzi la servon kiel gasto, vi povas aĉeti la liston. La lasta eldono aperis en januaro.

Sendu mesaĝon por aĉeti la liston. Menciu viajn paperpoŝtan adreson kaj pagmanieron (ekz-e vian uea-kodon). La Kompila Teamo ne vendas la liston!